Vizitu Forumon

Ĉefo de UN urĝis Palestinon kaj Israelon rekomenci intertraktadon

(GMT+08:00) 2014-10-30 11:08:43     Redaktoro:Pluveta

Jeffrey Feltman, ĝenerala vicsekretario de UN pri politikaj aferoj, merkrede diris, ke la israela plano pri novaj setlejoj kaj solflankaj agoj en sanktejoj de Jerusalemo streĉis la situacion. Li alvokis al Palestino kaj Israelo tuj rekomenci la pacan intertraktadon.

Feltman diris tiutage en konferenco de la Sekureca Konsilio de UN pri la mezorienta situacio, ke Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, surpriziĝis pri tio, ke Israelo sankciis konstruadon de novaj setlejoj en Jerusalemo. Li asertis, ke estos denove dubota la promeso de Israelo kaj Palestino pri longtempa paco. La konstruado de setlejoj malobservas la internacian leĝon. Li aldonis, ke Ban Ki-moon refoje vokas al Israelo ĉesigi konstruadon de setlejoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto