Vizitu Forumon

Svedio agnoskas palestinan ŝtaton

(GMT+08:00) 2014-10-31 09:47:21     Redaktoro:Selena

Sveda Ministerio pri Eksteraj Aferoj ĵaŭde publikigis deklaron, oficiale agnoskante la pozicion de palestina ŝtato. Ĝi ankaŭ komencis la planon de 5-jara helpo kun la sumo de 200 milionoj da usonaj dolaroj por subteni establon de palestina ŝtato.

Sveda ministro pri eksterlandaj aferoj Margot Wallstrom diris en la deklaro, ke Svedio celas per la agnosko antaŭenigi pacan kaj sekuran kunekziston de Israelo kaj Palestino en la estonteco kaj esperas, ke tio alportos pli da espero kaj fido al ambaŭ landoj, precipe al gejunuloj.

Sveda ĉefministro Stefan Lofven diris en la 3a ĉimonate, ke la sveda registaro agnoskos la palestinan ŝtaton kaj subtenas solvadon de la konflikto inter Palestino kaj Israelo per la "du-ŝtata solvo". La publiko diris, ke la ago de Svedio ludos ekzemplan rolon ene de EU.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto