Funkciulo el la israela Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde diris, ke Israelo revokis sian ambasadoron el Svedio por protesti kontraŭ Svedio, kiu deklaris agnoski la pozicion de palestina ŝtato.
En tiu tago israela ministro pri eksterlandaj aferoj Avigdor Lieberman faris fortan respondon al la agnosko. Li diris, ke la sveda registaro devas scii, ke la situacio de la mezorienta regiono estas pli komplika ol la mebloj de la firmao IKEA, la sveda registaro devas montri pli fortan sagacecon kaj respondecon pri la mezorienta problemo.