Vizitu Forumon

Ĉinio elkore deziras antaŭenigi realigon de paco en Afganio

(GMT+08:00) 2014-10-31 11:07:35     Redaktoro:Selena
La Kvara Ministra Kunveno de Istanbula Procezo pri Afganio vendrede okazas en Pekino. En tiu tago ĉina ambasadoro en Afganio Deng Xijun publikigis artikolon sur Popola Ĵurnalo por esprimi sinceran deziron antaŭenigi realigon de paco en Afganio.

La artikolo emfazas, ke la ĉina registaro akive subtenas interpacigan procezon de Afganio kaj elkore esperas, ke koncernaj flankoj klopodos en sama direkto kaj kune antaŭenigos realigon de paco kaj stabileco en Afganio.

Parolante pri la kunveno, li montras en la artikolo, ke en la lastaj tri jaroj de post sia establiĝo la Istanbula Procezo ludis konstruivan rolon en antaŭenigo de politika, sekureca kaj ekonomia kunlaboro inter Afganio kaj najbaraj landoj kaj fariĝis grava platformo por disvolvi kunlaboron pri Afganio inter regionaj landoj. Nuntempe Afganio estas en ŝlosila periodo de transiro, Ĉinio esperas, ke per la kunveno pli da landoj kaj organizoj atentos kaj subtenos Afganion kaj antaŭenigos realigon de stabileco kaj prospero en la lando.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto