Vizitu Forumon

Heredo en kantoj

(GMT+08:00) 2014-10-31 10:01:28     Redaktoro:Xiong Shan

Iutage en varma somero, raportistino aŭdis melodian kanton el la centra domo por protekto kaj heredigo de la jugur-nacieca nemateria kultura heredaĵo en la gubernio Sunan de Gansu-provinco. Kvankam ŝi ne sciis, kion la infanoj kantis, tamen la historia signifo en la kanto profunde altiris la raportistinon. Fakte, estis iuj infanoj de jugur-nacieco lernante la popolkanton de la jugur-nacieco.

Jugur-nacieco estas unu el 56 naciecoj en Ĉinio kaj ĝi havas malgrandnombran loĝantaron, kiu konsistas el ĉirkaŭ 13 mil homoj. Ili ĉefe loĝas en la gubernio Sunan kaj la urbo Jiuquan. Jugur-nacieco havas longan historion kaj brilan nomadan kulturon. La skriba lingvo de la jugur-nacieco estas perdita kaj, al ĝi restas nur parola lingvo, tial la kulturo de la nacieco estas transdonata en la parola lingvo. Por protekti la antikvan lingvon, diversaj departementoj de la registaro prenis multajn rimedojn kaj transdoni la jugur-lingvon per popolkantoj fariĝis unu el la gravaj rimedoj.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto