Vizitu Forumon

Abbas laŭdas Svedion pri ĝia agnosko de palestina lando

(GMT+08:00) 2014-10-31 16:11:06     Redaktoro:Yu Rongkang

Palestina prezidento Mahmoud Abbas ĵaŭde laŭdis la svedan registaron, kiu deklaris agnoski la pozicion de palestina ŝtato. Li opiniis, ke la ago de la sveda registaro estas kuraĝa kaj historia decido.

Abbas diris, ke landoj, kiuj ankoraŭ ne agnoskis Palestinon kiel sendependan ŝtaton, devas agi same kiel Svedio.

Nabil Abu Rdainah, proparolanto de palestina prezidento, diris, ke la sveda agnosko rilatas al la kontinua streĉeco en Orienta Jerusalemo kaj estas respondo al la israelaj agoj en Jerusalemo. En la lastaj monatoj senĉese okazis konfliktoj inter palestinanoj kaj la israela polico en Orienta Jerusalemo, kaj samtempe Israelo perforte efektivigis la planon de judaj setlejoj kaj anoncis konstruigi 3 600 apartamentojn en Orienta Jerusalemo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto