Vizitu Forumon

Li Keqiang gratulas al Monda Urba Tago en Ŝanhajo

(GMT+08:00) 2014-10-31 18:36:07     Redaktoro:Yu Rongkang
Ĉina ĉefministro Li Keqiang vendrede sendis gratulan mesaĝon al aranĝoj de la Monda Urba Tago. En la nomo de la registaro kaj popolo de Ĉinio Li Keqiang esprimis gratulon al aranĝoj de la Monda Urba Tago, kiuj estis malfermitaj tiutage en Ŝanhajo. Li diris, ke urboj estas gravaj platformoj de la homa evoluo kaj ekonomia disvolvado de diversaj landoj. La Monda Urba Tago kun la temo "belaj urboj por bela vivo" spegulas la funkciojn kaj esencon de urboj kaj reflektas la pensadon kaj agadon de la homaro pri disvolvado de urboj en la nova periodo.
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto