Vizitu Forumon

Yang Jiechi renkontiĝis kun irana ministro pri eksterlandaj aferoj

(GMT+08:00) 2014-10-31 20:23:06     Redaktoro:Yu Rongkang

Vendrede en Pekino ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi renkontiĝis kun irana ministro pri eksterlandaj aferoj Javad Zarif, kiu venis al Pekino por ĉeesti la Kvaran Minsitran Konferencon de la Istanbula Procezo pri Afganio.

Yang diris, ke estas tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Irano; en la lastaj jaroj ĉina prezidanto Xi Jinping kelkfoje renkontiĝis kun irana prezidento Hassan Rohani en malsamaj okazoj; diversnivelaj interŝanĝoj inter la du landoj estis pli striktaj, kaj la pragmata kunlaboro stabile disvolviĝis. Li akcentis, ke Ĉinio volas senĉese antaŭenpuŝi la rilatojn kun Irano, kaj nun ĉiuj partioj devas kapti oportunon kaj iri en la sama direkto por frue atingi plenampleksan interkonsenton pri la irana nuklea problemo.

Zarif diris, ke Irano tre gravigas la rilatojn kun Ĉinio, volas profundigi la amikecon kaj kunlaboron kun Ĉinio kaj admiras la specifan kaj gravan rolon de Ĉinio en solvado de la nuklea problemo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto