Ĵaŭde la siria Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron kondamnante Turkion, kiu promesis al la kurdaj batalantoj de Irako eniri en Sirion.
La deklaro diras, ke Turkio promesis al fremdlandaj batalantoj kaj teroristoj eniri en Sirion, kaj tio montris, ke Turkio intencas interveni en la krizon de Sirio. Pli frue de tiu tago estis la informo, ke cento da kurdaj batalantoj el Irako eniris en Sirion kaj iris al la landlima urbo Kobane, transirinte la landlimon inter Sirio kaj Turkio, por helpi tieajn kurdojn batali kontraŭ la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant.