Vizitu Forumon

Antaŭtempa kristnasko por kanceruleto

(GMT+08:00) 2014-11-03 16:48:15     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ raporto de la usona retejo BuzzFeed en la 28a de oktobro, en la usona urbeto West Jordan de la subŝtato Utaho, kvankam nun ankoraŭ en oktobro, tamen plene pendas lampionoj por Kristnasko, ĉie ŝvebas festa etoso. La urbeto antaŭtempe festas sin nur por knabeto, kiu nomiĝas Ethan Van Leuven kaj baldaŭ forlasos la mondon pro kancero, ĉar oni timas, ke la infano ne plu spertos tian feston. Rezulte de tio la favorkoraj civitanoj spontanee faras la feston por la etulo, kaj la sceno estas tre varma kaj plenama.

Ĉi-jare Ethan aĝas kvar jarojn. Kiam li estis en la aĝo de unu jaro kaj dek monatoj, kuracisto diagnozis ĉe li akutan limfocitan leŭkemion. Kuracisto nun asertis, ke Ethan havos en la homa mondo eble nur la vivodaŭron de du tagoj ĝis kelkaj semajnoj. Dolorplena, la patro Merrill diris, ke ili klopodas, ke li estu plene gaja en ĉiuj lastaj tagoj.

La afero emocias la civitanojn en la urbeto. Ili sinsekve esprimas sian deziron, partopreni en la vico de la gepatroj. Komence la loĝantoj de la urbeto antaŭtempe organizis al la knabeto dektagan aktivadon por la antaŭvespero de Ĉiuj Sanktuloj: infanoj sin amuzis, de hejmo al hejmo, per la ludo "misfaro sen donaco de bombono".

Kelkajn tagojn poste la civitanoj anticipis je unu monato la celebradon al la naskiĝotago de Ethan. Tiutage, Ethan en la vesto de "superheroo" kaj aliaj preskaŭ cent homoj vestitaj kiel "Darth Vader", "Indiana Jones", "Bagpiper" kaj similaj amase marŝas sur stratoj. Loka ŝtatoficisto krias tra laŭtaŭdigilo: "Ethan, vi estas nia heroo. Dankon, ke vi estas parto de nia vivo."

Poste la urbeto komencis aranĝon pri kristnaska aktivado por Ethan. De ĉiu domo en la urbo pendas tempionoj kaj donacaĵoj dissenditajn de sankta Nikolao, kaj antaŭ la domo de Ethan pli ol cent kvindek homoj kantas karolojn.

La patrino de Ethan diris: "Ni vidas, ke Ethan ĝojas en ludo, ni ankaŭ tre ĝojas. Ni sentas doloregon, tamen tiom da homoj oferas sian amon kaj subtenon, en kio ni sentas konsolon."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto