Vizitu Forumon

Novaĵoj (Novembro 10)

(GMT+08:00) 2014-11-10 18:14:20     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 10-a de novembro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio kaj Rusio subskribis interkonsentojn de kunlaboro pri energio; gvidanto de IŜIL vundiĝis en aeratako en Irako. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Dimanĉe en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin.

Xi montris, ke de la kuranta jaro li tenas intiman kontakton kun prezidento Putin. La du landoj akiris abundajn fruktojn en pint-tavola planado kaj strategia enkonduko por disvolvi la ĉina-rusajn rilatojn. Daŭre kreskas la duflanka komercado kaj dudirekta investado. Multe progresas pragmataj kunlaboroj inter la du landoj en diversaj kampoj. En internaciaj aferoj la du landoj pli akordiĝe kaj intime kunlaboras.En la estonteco Ĉinio kaj Rusio senĉese akcelos politikan kaj strategian interfidon kaj vastigos kunlaborojn en ĉiuj kampoj.

Putin konsentis la takson de prezidanto Xi pri la rusa-ĉinaj rilatoj. Li diris, ke ambaŭ landoj plene antaŭen puŝas la duflankan strategian kunlaboran partnerecon kaj profundigas la politikan dialogon inter si. Rusio kaj Ĉinio intime kunlaboras en la internaciaj aferoj, kaj tio forte protektas la sekurecon kaj stabilecon de la mondo kaj de la regiono. Li esprimis sian kredon, ke la hodiaŭa renkontiĝo injektos novan movforton por la disvolvo de la dulandaj rilatoj.

La dŭ ŝtatestroj interŝanĝis opiniojn pri komune zorgataj internaciaj kaj regionaj demandoj. Ili ankaŭ atestis la subskribon de serio da kunlaboraj interkonsentoj en la kampo de energio.

Lunde en Pekino, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun sia sudkorea paralelulo Park Geun-hye. Ili kune konfirmis finiĝon de la esenca intertraktado de ĉina-sudkorea liberkomerca regiono. Sub la komuna atesto de la dulandaj gvidantoj, ĉina komerca ministro Gao Hucheng kaj sudkorea komerca ministro Yoon Sang-jick, nome de la dulandaj registaroj, subskribis resumon de la lunda kunveno.

Lunde en la Granda Halo de la Popolo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Shinzo Abe, kiu venis al Ĉinio por ĉeesti la Neoficialan Kunvenon de Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro.

Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Japanio estas proksimaj najbaroj. La sana kaj stabila disvolviĝo de la dulandaj rilatoj konformas al la bazaj interesoj de la dulandaj popoloj kaj al la ĝenerala atendo de la internacia komunumo. La ĉina registaro ĉiam atentas la rilatojn kun Japanio kaj asertas antaŭen puŝi la dulandajn rilatojn surbaze de la 4 politikaj dokumentoj de Ĉinio kaj Japanio kaj kun la spirito "preni historion kiel spegulon kaj rigardi antaŭen al la estonteco".

Xi montris, ke en la lastaj du jaroj aperis seriozaj malfaciloj en la ĉina-japanaj rilatoj. Ambaŭ flankoj jam atingis 4-punktan interkonsenton por trakti kaj plibonigi la dulandajn rilatojn. Ni esperas, ke la japana flanko konvene traktu koncernajn problemojn laŭ la spirito de la interkonsento. Xi emfazis, ke la historia problemo koncernas la senton de 1,3 miliardoj da ĉinoj kaj rilatas al la ĝenerala situacio de paco, stabileco kaj evoluo de la regiono.

Shinzo Abe diris, ke la paca disvolviĝo de Ĉinio estas grava oportuno por Japanio kaj por la tuta mondo. Japanio volas konvene trakti koncernajn problemojn laŭ la 4-punkta interkonsento atingita de la du flankoj kaj, prenante tion kiel novan startpunkton, antaŭen puŝos la plibonigon kaj disvolvon de la strategiaj, reciproke profitaj rilatoj inter la du landoj. Japanio daŭre iros la vojon de paca evoluado.

Lunde en la Granda Halo de la Popolo en Pekino, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping renkontiĝis ankaŭ kun malajzia ĉefministro Najib Tun Razak, vjetnama prezidanto Truong Tan Sang, bruneja sultano Haji Hassanal Bolkiah kaj papu-nov-gvinea ĉefministro Peter O'Neill intertempe de kunvenoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro.

La vastan atenton vekis la ĉeftema parolo, farita de la ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping dimanĉe en la Pintkunveno de Industriaj kaj Komercaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. Fremdlandaj mediatoj, ekzemple singapura ĵurnalo "Lianhe Zaobao" kaj brita ĵurnalo "Financial Times", raportis, ke komuna konstruado de "azi-pacifika revo" montras, ke Ĉinio klopodas starigi azi-pacifikan novan ordon ekonomian kaj politikan.

Dimanĉe matene en la Granda Halo de la Popolo en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis respektive kun ĉilia prezidento Michelle Bachelet, aŭstralia ĉefministro Tony Abbott kaj malajzia ĉefministro Najib Tun Razak.

Dimanĉe la iraka Ministerio de Internaj Aferoj konfirmis, ke Abu Bakr al-Baghdadi, gvidanto de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant, vundiĝis en aeratako en Irako kaj pluraj superaj gvidantoj de la ekstremisma grupo mortis.

Dimanĉe vespere en Maskato, ĉefubo de Omano, finiĝis la unuataga intertraktado pri irana nuklea problemo fare de Usono, Irano kaj EU. Omana ministro pri eksterlandaj aferoj Youssef Alawi bin Abdullah diris en la posta gazetara konferenco, ke glate iris tiutaga intertraktado, la tri partioj iom post iom malgrandigis diverĝojn kaj li estas optimisma pri rezulto de la intertraktado.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto