Vizitu Forumon

Novaĵoj (Novembro 11)

(GMT+08:00) 2014-11-11 17:09:49     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 11-a de novembro, marde.Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj.Vi informiĝos pri tio, ke inaŭguriĝis la 22-a Neoficiala Kunveno de Gvidantoj de APEK; fermiĝis la Pintkunveno de Industriaj kaj Komercaj Gvidantoj de APEK. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde matene en Pekino okazis la unuaperioda kunveno de la 22-a Neoficiala Kunveno de Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro.Ĉina prezidanto Xi Jinping prezidis la kunvenon kaj faris salutparolon.

La ĉeftemo por ĉi-foja Neoficiala Kunveno de Gvidantoj estas "Azi-pacifikaj rilatoj vizaĝantaj al la estonteco", kun tri subtemoj de "antaŭenpuŝo de regiona ekonomia integreco", "akcelo de ekonomia novigo, reformado kaj kresko" kaj "fortigo de ĉiudimensia infrastruktura konstruado, kontakto kaj interligo".

Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro estas la plej altnivela, ampleksa kaj influhava mekanismo de ekonomia kunlaboro en la azi-pacifika regiono, celante establi grandan energiplenan, harmonian kaj kungajnan familion de Azi-Pacifiko per antaŭenpuŝo de libera kaj aperta komercado kaj investado, profundigo de regiona ekonomia integreco, fortigo de ekonimia kaj teknika kunlaborado kaj plibonigo de komerca medio.

Marde matene en Pekino post finiĝo de la unua-perioda kunveno de la 22a neoficiala kunveno de gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping kaj fremdlandaj gvidantoj kaj reprezentantoj de la membro-ekonomioj de APEKfotiĝis kaj plantis por partnereca arbaro de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro.

Lunde en Pekino fermiĝis la Pintkunveno de Industriaj kaj Komercaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro.Pli ol 1 500 reprezentantoj el 12 internaciaj organizoj kaj 38 ekonomioj ĉeestis ĉi-fojan pintkunvenon.Ili atingis komunan interkonsenton pri antaŭenpuŝo de konstruado de azi-pacifika liberkomerca zono kaj aperta azi-pacifika ekonomia aranĝo.Filipinio gastigos la venontfojan Pintkunvenon de Industriaj kaj Komercaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro.

De la 8-a ĝis la 10-a de novembro en Pekino okazis la Pintkunveno de Industriaj kaj Komercaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. La ĉeestantaj reprezentantoj dividis opiniojn kaj proponojn rilate "antaŭenpuŝon de regiona ekonomia integreco", "akcelon de ekonomia novigo, reformado kaj kresko", "fortigon de ĉiudimensia infrastruktura konstruado, kontakto kaj interligo" kaj similajn temojn.

En 2015 Filipinio gastigos la Pintkunvenon de Industriaj kaj Komercaj Gvidantoj de APEK.

Lunde en Pekino, farante parolon en la Pintkunveno de Industriaj kaj Komercaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro 2014, rusa prezidento Vladimir Putin diris, ke Rusio laŭdas klopodojn de Ĉinio por starigi azi-pacifikan liberkomercan zonon. Li diris ankaŭ, ke azi-pacifika liberkomerca zono devas zorgi pri postuloj de diversaj ekonomioj kaj interesoj de entreprenoj.

Li montris, ke Rusio tenas pozitivajn kaj konstruivajn rilatojn kun multaj ekonomioj en la azi-pacifika regiono kaj sin dediĉas al plurflanka kaj duflanka kunlaboroj.

Lunde en Pekino, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping ĉeestis al dialogo inter gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj reprezentantoj de Industria kaj Komerca Konsultiĝa Konsilio. Xi Jinping akcentis, ke li estas optimisma pri la evoluo de Ĉinio.Li montris, ke Ĉinio estas profitanto de la regiona kunlaboro kaj plie aktiva iniciatinto kaj akcelanto de la regiona kunlaboro. Li diris, ke Ĉinio volas sin dediĉi por faciligi liberan komercon, integrigi la regionan ekonomion kaj akceli disvolviĝon kaj prosperon de la azi-pacifika regiono.

Lunde vespere en Maskato, ĉefurbo de Omano, finiĝis 2-taga intertraktado pri la irana nuklea problemo fare de Usono, Irano kaj EU. En la intertraktado partoprenis usona ŝtata sekretario John Kerry, irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif kaj reprezentanto de EU Catherine Ashton. Post la intertraktado sekvis nek gazetara konferenco nek oficiala deklaro. Iu irana oficisto malkaŝis, ke en la du tagoj oni ĉefe diskutis pri irana urani-riĉigo kaj sankcio kontraŭ Irano, tamen la intertraktado apenaŭ progresis.

Lunde nokte, la Centra Elektada Komitato de Ukrainio publikigis la oficialan rezulton de la parlamenta elektado. Laŭ la rezulto, Alianco de Poroshenko subtenanta la nunan prezidenton Petro Poroshenko akiris entute 132 sidlokojn kaj la Popola Fronto gvidata de la ĉefministro Arseniy Yatsenyuk 82, tial Alianco de Poroshenko iĝis la plej granda partio en la parlamento.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto