Vizitu Forumon

Novaĵoj (Novembro 12)

(GMT+08:00) 2014-11-12 17:54:48     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Ĝoja kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 12-a de novembro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke la ĉina prezidanto Xi Jinping dialogis kun la usona prezidento Obama; publikiĝis la Deklaracio pri la 25-jariĝo de APEK kaj Pekina Programo kadre de la 22a pintkonferenco de APEK. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede en la Popola Halo la ĉina prezidanto Xi Jinping dialogis kun la usona prezidento Obama. En la dialogo Xi Jinping prezentis ses ĉefajn direktojn por la novtipa grandlanda rilato inter Ĉinio kaj Usono.

Ili estas jenaj:

La unua: plifortigi alttavolan interkomunikadon kaj pliigi strategian interfidon; La dua: pritrakti dulandajn rilatojn surbaze de reciproka respektado; La tria: profundigi interŝanĝon kaj kunlaboron en diversaj sektoroj; La kvara: mastrumi en konstruiva metodo diverĝojn kaj sentemajn aferojn; La kvina: disvolvi inkluziveman kunagadon en Azi-Pacifiko; Kaj la sesa: kune reagi al diversspecaj defioj regionaj kaj mondskalaj.

En la dialogo Obama asertis, ke Usono ne havas intencon bloki aŭ damaĝi la unuiĝon de Ĉinio; la starpunkto de Usono pri la problemo de Tajvano ne havas ŝanĝon, Usono ne subtenas "sendependiĝon de Tajvano", sed male firme subtenas pliboniĝon de la dubordaj rilatoj, esperante, ke tiu tendenco iros plu.

Marde en Pekino, kadre de la 22a pintkonferenco de APEK, publikiĝis "Kune Konstrui Azi-Pacifikan Partneran Rilaton frontantan al Estonteco – Deklaracio pri la 25-jariĝo de APEK" kaj "Pekina Programo: Strukturi Azi-Pacifikon en Kunfandiĝo, Kreemo kaj Interkomunikiĝo – Konferenca Deklaracio de la 22a Pintkonferenco de APEK".

La Deklaracio diras, ke de 25 jaroj APEK strebas disvolvi ekonomion, plibonigi vivtenadon de la popoloj, kune agadi por prosperiĝo, akceli liberigon kaj oportunigon de komerco kaj investo, por ke la "du radoj" de ekonomio kaj teknologio samtempe moviĝu. APEK plene helpis sian regionon, ke ĝi eltenis gravan elprovon de la azia financa krizo kaj la internacia financa krizo, kaj post tio APEK fariĝis grava motoro de la kreskado de la tutmonda ekonomio. APEK jam estas kunlabora forumo de Azi-Pacifiko, la plej range alta, plej sfere vasta, kaj plej influe granda, kaj nun kunagade konstruanta la azi-pacifikan grandan familion vivplenan kaj prosperan.

La Pekina Programo diras: "Ni, ĉiuj membroj de APEK, rezolutaj, konstruu azi-pacifikan partneran rilaton frontantan al la estonteco, kreu malferman azi-pacifikan ekonomimodelon, en kiu disvolviĝas kreemo, kreskado kaj kungajno, solidigu Azi-Pacifikon kiel la motoran pozicion de la tutmonda ekonomio, malfermu novan situacion de la azi-pacifika estonteco, kaj realigu kunan prosperiĝon de Azi-Pacifiko."

Marde en la omana ĉefurbo Maskato novan intertraktadon faris reprezentantoj de la sesopo (Usono, Britio, Francio, Rusio, Ĉinio kaj Germanio) pri la irana nuklea problemo kaj Irano.

Lunde en Maskato la intertraktadon finis irana ministro pri eksteraj aferoj Mohammad Javad Zarif, usona ŝtata sekretario John Kerry kaj Catherine Ashton, kiu ĵus eksoficiĝis kiel altnivela reprezentanto de EU pri politikoj diplomatiaj kaj sekuraj. Kaj marde komenciĝis la nova intertraktado de reprezentantoj de la sesopo kaj Irano. Ĉar proksimiĝas la limdato por atingi la ĉiuflankan interkonsenton, tial la partoprenantoj sentas urĝecon.

Marde en sia intervidiĝo kun omana vicĉefministro irana ministro pri eksteraj aferoj Mohammad Javad Zarif esprimis sian ĉiaman starpunkton kaj montris, ke sankcio ne influos la volon de la irana popolo pace uzi nuklean energion, kaj iuj landoj falis en eraran planon pro erara analizo. Li ankaŭ diris, ke Irano tre serioze serĉas metodon por solvi la nuklean krizon kaj partoprenas en la intertraktado kun sufiĉa sincereco.

Marde ĉina konstanta delegito al UN Wang Min diris, ke protekti pacon, stabilecon kaj evoluon de Bosnio kaj Hercegovino kongruas al komunaj interesoj de la internacia socio, inkluzive de landoj en la regiono.

Marde la Sekureca Konsilio de UN aprobis rezolucion kaj plilongigis la servotempon de pacprotekta trupo de EU en Bosnio kaj Hercegovino je 12 monatoj por ke ĝi ludu la rolon de stabiligo kaj paco kaj estu plenumata la "Interkonsento Dayton".

La Sekureca Konsilio de UN ankaŭ kunvenis publike pri problemo tiea. Wang Min diris, ke Ĉinio respektas suverenecon, sendependecon, unuecon kaj teritorian integrecon de Bosnio kaj Hercegovino, kaj opinias, ke la popolo de Bosnio kaj Hercegovino rajtas sendepende decidi vojon de disvolvo kaj diplomatian politikon, kaj la internacia socio devas respekti decidon de la registaro kaj la popolo de Bosnio kaj Hercegovino pri la estonteco.

Merkrede en la birma ĉefurbo inaŭguriĝis la 25a kunveno de gvidantoj de landoj el Asocio de Sudorientaziaj Landoj. La gvidantoj de la 10 landoj diskutos ĉefe pri konstruado de la komunumo de la asocio, pri la venontperioda perspektivo post la finkonstruo kaj pri la fortigo de instancoj kaj kapablo de la asocio.

En la inaŭguro birma prezidento U Thein Sein diris, ke la pintkunveno okazas ĝuste en la grava konstruetapo de la asocio. Laŭplane finkonstruiĝos la komunumo en la fino de 2015.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto