Vizitu Forumon

Novaĵoj (Novembro 13)

(GMT+08:00) 2014-11-13 17:28:30     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13-a de novembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Li Keqiang eksplikis principan pozicion de Ĉinio pri Suda Ĉina Maro; Ĉinio komencis disdoni 10-jaran vizon al usonaj civitanoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĵaŭde matene en Najpido, la ĉefurbo de Birmo ĉina ĉefministro Li Keqiang faris paroladon en la 9a Orient-Azia Pintkunveno. Li diris, ke ĝenerale la situacio de la Suda Ĉina Maro estas stabila, la libereco kaj sekureco de navigacio estas certigita; Ĉinio kaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj faris striktan kaj efikan dialogon kaj komunikadon pri plenampleksa kaj efika efektivigo de Deklaro pri Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro kaj akcelo de mara kunlaboro. Li diris, ke Ĉinio jam klarigis la "duvojan pensadon", ke rektaj koncernatoj solvu konkretajn disputojn pri la Suda Ĉina Maro per intertraktado kaj interkonsiliĝo, paco kaj stabileco de la Suda Ĉina Maro estu protektata de Ĉinio kaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj; Ĉinio konsentis interkonsiliĝi por frue akordiĝi pri Kondutregulo de la Suda Ĉina Maro.

La ĉina ambasadorejo en Usono merkrede komencis disdoni 10-jaran vizon al usonaj civitanoj, por plenumi la plej novan interkonsenton de Ĉinio kaj Usono. Ruan Ping, konsilisto kaj ĝenerala konsulo de la ĉina ambasadorejo en Usono donis la unuan 10-jaran vizon al usona civitano Edmund Downie. Downie diris, ke la politiko estas pozitiva, ĝi malpliigas la pagon de la petantoj kaj helpas por akceli la interkomprenon de la du popoloj. La saman tagon usona ŝtatsekretario John Kerry disdonis novajn vizojn al ĉinaj civitanoj en la usona ambasadorejo en Ĉinio.

Lastatempe Pekino, Ŝanhajo, Honkongo kaj pluraj aliaj lokoj de Ĉinio okazigis ekzercadon por urĝa pritrakto de enkonduka epidemio de Ebola. Song Shuli, proparolanto de la Ŝtata Komisiono pri Familia Planado kaj Sano, diris, ke en la lastaj jaroj Ĉinio starigis striktan sistemon pri administrado de infektaj malsanoj, kaj senĉese pliboniĝis la sistemo de prevento, regado kaj kuracado. Li asertis, ke ĝenerale Ĉinio kapablas efike preventi kaj regi la epidemion Ebola.

Laŭ postuloj de la Monda Organizo pri Sano kaj de la Ŝtata Komisiono pri Familia Planado kaj Sano, diversaj lokoj de Ĉinio rigore efektivigas la monitoradon, preventon kaj regadon de Ebola kaj kontrolas precipe flugojn el la epidemiaj landoj.

Merkrede en Londono la Internacia Energi-Agentejo publikigis la raporton Monda Perspektivo de Energio 2014, dirante, ke en la jaro 2030 Ĉinio fariĝos la plej granda postulanto de petrolo, tamen poste la kresko de ĝia postulado malrapidiĝos.

La agentejo prognozis, ke en 2040 la tutmonda petrol-provizo atingos 104 milionojn da bareloj, kaj Mezoriento ofertos plejparton de pliigo de la produkto.

Ĉinio kaj Usono merkrede publikigis komunan deklaron pri klimata ŝanĝiĝo, anoncante intensigon de kunlaboro en la kampoj de pura energio kaj mediprotekto. Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon, prezidanto de la Eŭropa Konsilio Herman Van Rompuy, prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker, franca ministro pri eksterlandaj aferoj Laurent Fabius kaj aliaj fremdlandaj altranguloj kaj specialistoj donis pozitivan taksadon al la ĉina-usona deklaro.

Ban Ki-moon admiris la ĉina-usonan komunan deklaron pri klimata ŝanĝiĝo, opiniante, ke ĝi estas grava kontribuo por atingo de nova interkonsento en la venontjara pariza konferenco pri klimata ŝanĝiĝo. Li diris en sia komunikaĵo, ke Ĉinio kaj Usono montris la estrecon atenditan de la mondo. Li bonvenigis la planon ellaboritan de la dulandaj gvidantoj kaj iliajn promesojn pri redukto de emisiado kaj urĝis ĉiujn landojn, precipe ĉefajn ekonomiojn, frue publikigi celojn de emisi-redukto por la periodo post 2020 sub la gvidado de Ĉinio kaj Usono.

Van Rompuy kaj Juncker publikigis komunan deklaron, esprimante bonvenon al ĉina kaj usona agadoj anoncitaj de la du ŝtatestroj.

Belgio oficiale transprenis la oficon de deĵoranta prezidanto-lando de la Eŭropa Komisiono merkrede vespere en Bruselo.

En la venontaj ses monatoj belga vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, eksterlanda komerco kaj eŭropaj aferoj Didier Reynders kaj ĝenerala sekretario de la Eŭropa Komisiono Thorbjoern Jagland kontaktiĝos kaj komunikiĝos kun aliaj internaciaj organizoj en la nomo de la Eŭropa Komisiono.

Reynders diris tiuvespere en ceremonio, ke li interkonsiliĝos pri la ukraina situacio kune kun Federica Mogherini, supera reprezentanto de EU pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko, reprezentanto de Svisio, la deĵoranta prezidanto-lando de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, kaj reprezentanto de Serbio, la sekva deĵoranta prezidanto-lando de la organizo en la periodo de Belgio kiel la deĵoranta prezidanto-lando de la Eŭropa Komisiono, kaj iros al Ukrainio kaj Rusio en la proksima estonteco.

Wang Min, konstanta vicdelegito de Ĉinio al Unuiĝintaj Nacioj, merkrede diris, ke politike solvi la ukrainan krizon estas la sola elirejo, kaj ĉiuj koncernaj partioj devas komplete plenumi la Minskan Interkonsenton kaj garantii batalhaltigon en orienta Ukrainio.

La Sekureca Konsilio de UN tiutage okazigis kunvenon pri la ukraina situacio. Wang Min diris en la kunveno, ke ĝenerale stabilas la situacio en orienta Ukrainio, tamen ankoraŭ ofte okazas perforto kaj atako kun morto kaj vundiĝo de homoj, kaj pro tio Ĉinio estas maltrankvila. Li diris, ke Ĉinio bonvenigas la naturgasan interkonsenton lastatempe subskribitan de Rusio kaj Ukrainio, kaj esperas, ke la interkonsento helpos mildigi la nunan situacion kaj akceli la procezon de politika solvo de la ukraina krizo. Li aldonis, ke Ĉinio opinias, ke politike solvi la ukrainan krizon estas la sola elirejo, kaj ĉiuj koncernaj partioj devas efektive plenumi la Minskan Interkonsenton kaj garantii batalhaltigon en orienta Ukrainio por mildigi la humanecan krizon en koncernaj regionoj.

La kontraŭnarkotaĵa departemento de Afganio kaj la Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Narkotaĵoj kaj Krimo merkrede publikigis la raporton Narkotaĵa Enketo en Afganio 2014. Laŭ la raporto, ĉi-jare en Afganio la opi-kultiva areo pligrandiĝis je 7%, de 210 mil hektaroj en la lasta jaro ĝis 224 mil hektaroj, kaj la produktkvanto po tersurfaca unuo kreskis je 9%, tial oni prognozis, ke ĉi-jare la totala produkto kalkuliĝos al 6 400 tunoj, je 17% pli multe ol tiu en la lasta jaro.

La Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Narkotaĵoj kaj Krimo taksis, ke ĉi-jare la opi-produkto de Afganio kostos 850 milionojn da usonaj dolaroj – preskaŭ 4% de la malneta enlanda produkto de la lando.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto