Vizitu Forumon

Misilĵeta Silo Estas Transformita kiel Loĝejo

(GMT+08:00) 2014-11-17 18:36:16     Redaktoro:Xiong Linping

La silo transformata

Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 12a de novembro, misilĵeta silo forlasita en la ĉirkaŭaĵo de Kansasurbo estis transformita kiel "mondfina apartamentaro", kiu povas rezisti al atommilito, naturaj katastrofoj, malsanoj kaj aliaj eventualaj eventoj mondfinaj. La loĝdomo estas ekipita per televidiloj, artefaritaj fenestroj, naĝbaseno kaj aliaĵoj, kaj provizita per nutraĵoj kaj akvo. Ĝi jam estas vendita kontraŭ tri milionoj da usonaj dolaroj en ĉiu apartamento.

La transforminto asertis, ke tiu ĉi misilĵeta silo forlasita iam estis uzata por enmeti interkontinentan balistikan misilon Atlas. Eĉ se la mondon trafus la lasta tago, la loĝantoj ĉi tie povus vivi sendanĝeran, komfortan vivon ankoraŭ por kvin jaroj. En la "mondfina apartamentaro" troviĝas fridigitaj nutraĵoj, pura akvo, filtrita aero, gimnastejo, naĝejo kaj ĉambroj provizitaj per diversaj lernmaterialoj. Por rezisti al invadantoj de post la fina tago la loĝejo estas ankaŭ instalita per sekurecaj gvatkameraoj, eletronikaj kradoj, militeca sekuriga sistemo. Ĝi estas projektita kiel subtera vilaĝurbo, kiu povas enteni ĉirkaŭ sepdek homojn.

La tuta areo de ĉiu etaĝo en la loĝdomo disponas cent sesdek sep kvadratajn metrojn, kaj ĝia vendprezo estas tri milionoj da dolaroj. Iu kliento asertis, ke la vendprezo de la apartamento en ĉiu kvadrata metro preskaŭ egalas al tiu de loĝejoj, kiuj estas en la plej prospera bieno en la urbo Nov-Jorko.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto