Vizitu Forumon

Ĉina prezidanto interparolis kun aŭstralia ĉefministro

(GMT+08:00) 2014-11-17 18:04:50     Redaktoro:Yu Rongkang


(Xi Jinping kaj aŭstralia ĉefministro Tony Abbott)

Lunde en Kanbero Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun aŭstralia ĉefministro Tony Abbott. Ili konsentis fini la intertraktadon pri liberkomerca interkonsento inter Ĉinio kaj Aŭstralio. Poste sub la ĉeesto de la du gvidantoj, ĉina komerca ministro Gao Hucheng kaj aŭstralia ministro pri komerco kaj investo Andrew Rob subskribis intenc-deklaron pri esenca fino de la intertraktado pri liberkomerca interkonsento.

La intertraktado pri liberkomerca interkonsento komenciĝis en aprilo de 2005. Laŭ rezulto de la intertraktado Aŭstralio donos nul-doganan traktadon al ĉiuj produktaĵoj el Ĉinio, dum Ĉinio donos nul-doganan traktadon al plejparto de aŭstraliaj produktaĵoj. Krome, la du landoj promesis malfermi la merkaton de servoj unu al la alia. La intertraktado atingis ampleksan, altkvalitan kaj profit-ekvilibran celon, kaj subskribo de la interkonsento realigos interkompletigon de ekonomiaj avantaĝoj kaj reciprokan profiton de la du landoj kaj akcelos la duflankan komercon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto