Vizitu Forumon

Novaĵoj (Novembro 18)

(GMT+08:00) 2014-11-18 18:08:26     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas marde, la 18-a de novembro. Unue mi aŭdigos al vi kelkajn novaĵojn: Ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis la aŭstralian ŝtaton Tasmanio; ĉina medicina teamo atingis Liberion. Bonvolu aŭskulti novaĵojn.

Lunde en Kanbero, ĉefurbo de Aŭstralio, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping kaj aŭstralia ĉefministro Tony Abbott renkontis raportistojn.

Xi Jinping akcentis, ke li kaj ĉefministro Tony Abbott faris efikan interparolon kaj venis en vastan akordon; la decido starigi plenampleksan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Aŭstralio direktas orientadon de evoluo de la dulandaj rilatoj en la estonteco. Li diris, ke esenca finiĝo de intertraktado pri duflanka liberkomerca pakto donos pli vastan merkaton, pli oportunajn kondiĉojn kaj pli perfektan sisteman garantion por la dulanda kunlaborado.

Tony Abbott diris, ke tiu tago estas signifoplena por Aŭstralio. Li opiniis, ke starigo de plenampleksa strategia partnereco kaj esenca finiĝo de intertraktado de liberkomerca pakto kreos pli multajn ŝancojn kaj interesojn por Ĉinio kaj Aŭstralio. Li diris ankaŭ, ke Aŭstralio volas esti fidinda partnero de Ĉinio.

Marde Xi Jinping komencis la viziton al la aŭstralia ŝtato Tasmanio. Li kaj lia edzino Peng Liyuan estis varme akceptitaj de la geedzoj de tasmania aganta gubernatoro kaj la geedzoj de tasmania ŝtatestro.

Xi Jinping diris dum sia renkontiĝo kun la aganta gubernatoro kaj ŝtatestro de Tasmanio, ke li estas atestanto de la amikeco kaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Tasmanio; kiel provincestro li akceptis tasmanian ŝtatestron Jin Bacon en 2001, kiam Bacon vizitis la ĉinan provincon Fujian. Li diris, ke disvolviĝo de la rilatoj inter Fujian kaj Tasmanio akcelis lokajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn de la du landoj, kaj li esperas, ke la du flankoj prenos la establon de la ĉina-aŭstralia plenampleksa strategia partnereco kaj la konstruon de liberkomerca regiono kiel la oportunon por grandigi kunlaboron en la kampoj de ekonomio kaj komerco, agrikulturo, forstokulturo kaj turismo.

Lunde en Pekino ĉina vicĉefministro Zhang Gaoli renkontiĝis kun Christiana Figueres, plenuma sekretario de la Sekretariejo de la Kadra Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo.

Zhang diris, ke la ĉina registaro donas grandan gravecon al la demando de klimata ŝanĝiĝo; ĝi jam anoncis la celojn por la periodo post la jaro 2020, kaj tio forte akcelos la transformiĝon de la ĉina modelo de ekonomia kreskigo kaj la sekvadon de verda, malalt-karbona kaj daŭripova kresko.

Figueres alte taksis la politikon de Ĉinio pri klimata ŝanĝiĝo kaj ĝiajn novajn celojn kaj esprimis la esperon, ke Ĉinio ludos plu pozitivan kaj konstrueman rolon por laŭplane atingi interkonsenton en la Pariza Klimata Pintkunveno en 2015.

Zhang diris, ke klimata ŝanĝiĝo estas tutmonda demando, kiu bezonas komunan respondon de ĉiuj landoj. Li akcentis, ke ĉiuj landoj devas plenumi ekzistantajn interkonsentojn kaj klopodi por atingi novan interkonsenton surbaze de "komunaj, sed diferencaj respondecoj" venontjare en Parizo.

Lunde en gazetara konferenco, Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, konigis pri la medicina teamo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo en Liberio. Li diris, ke Ĉinio kredas, ke pro la komuna klopodo de Ĉinio kaj Liberio la liberia popolo certe venkos la epidemion Ebola.

Hong diris, ke sabate la medicina teamo konsistanta el 163 membroj aviadile atingis Monrovion, la ĉefurbo de Liberio. La teamo partoprenis en gravaj taskoj, inkluzive de la batalo kontraŭ sarso, kaj havas riĉajn spertojn pri prevento kaj kuracado de infektaj malsanoj. Ili laboros en la kuraca centro de Ebola, kiu estas konstruita helpite de Ĉinio kaj ekfunkcios en la 25a de tiu ĉi monato, kaj plenforte klopodos por kuraci pacientojn kaj trejni lokajn medicinajn laborantojn.

La Komerca Ministerio de Ĉinio marde anoncis, ke lunde en Vaŝingtono Ĉinio kaj Usono komencis la 16an raŭndon de la traktado pri duflanka invest-traktato. En kvin tagoj reprezentantoj de la du landoj traktos plu pri teksto de la traktato.

En la 6a Ĉina-Usona Strategia kaj Ekonomia Dialogo, kiu okazis en la 9a kaj 10a de julio, 2014, la du flankoj konsentis, ke ili klopodos por akordiĝi pri kernaj demandoj de la teksto en la fino de tiu ĉi jaro kaj komenci la traktadon pri negativa listo en la frua tempo de la venonta jaro. Per intensa traktado teamoj de la du flankoj plenumos celojn starigitajn en la Strategia kaj Ekonomia Dialogo.

Lunde en Bruselo, ministroj de eksterlandaj aferoj el la 28 membroj de EU diskutis pri Ukrainio. Post plurhora diskuto, ili ne enkondukis novajn sankciojn kontraŭ Rusio.

En la posta rezolucio estas ne menciita sankcio kontraŭ Rusio, tamen la rezolucio plurfoje reasertas, ke la minska interkonsento estas grava paŝo por solvi la ukrainan krizon. En la rezolucio EU apelacias, ke koncernaj partioj ĉiuflanke plenumu la minskan interkonsenton, "respektu batalhalton, retiru kontraŭleĝajn armitajn fortojn kaj militajn ekipaĵojn kaj konservu sekurecon ĉe la landlimo inter Rusio kaj Ukrainio". La rezolucio ankaŭ substrekas, ke Rusio devas plenumi respondecon difinitan en la minska interkonsento.

Federica Mogherini, supera reprezentanto de EU por eskteraj aferoj kaj sekureca politiko, montris, ke EU devas dialogi kun Rusio, se ĝi enkondukas novajn sankciojn kontraŭ Rusio. Li montris ankaŭ, ke necesas al Ukrainio reformado.

Krome, EU refoje jesis la parlamentan elektadon de Ukrainio okazintan en la 26a de oktobro. Mogherini diris, ke EU postulas, ke la nova registaro de Ukrainio sin dediĉu al interna reformado.

Lunde en Bruselo, supera reprezentanto de EU por eksteraj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini kaj la ukraina ministro pri eksterlandaj aferoj Pavlo Klimkin subskribis interkonsenton kaj konsentis ekigi specialan konsultiĝan mision de EU pri la ukraina reformado.

Laŭ komunikaĵo de EU, ĉefstabejo de la misio situos en Kievo kaj la unua mandatperiodo daŭros 2 jarojn ekde la unua de decembro, 2014. La misio donos helpon rilate reformadon de sekurigo kaj leĝa regado al la ukrainaj aŭtoritatoj kaj tenos kunlaboron kun aliaj koncernaj agadoj de EU.

Mogherini diris, ke subskribo de la interkonsento pluapaŝe reflektas la komunan klopodon por "vera reformado" de Ukrainio.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto