Lunde en gazetara konferenco, Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, konigis pri la medicina teamo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo en Liberio. Li diris, ke Ĉinio kredas, ke pro la komuna klopodo de Ĉinio kaj Liberio la liberia popolo certe venkos la epidemion Ebola.
Hong diris, ke sabate la medicina teamo konsistanta el 163 membroj aviadile atingis Monrovion, la ĉefurbo de Liberio. La teamo partoprenis en gravaj taskoj, inkluzive de la batalo kontraŭ sarso, kaj havas riĉajn spertojn pri prevento kaj kuracado de infektaj malsanoj. Ili laboros en la kuraca centro de Ebola, kiu estas konstruita helpite de Ĉinio kaj ekfunkcios en la 25a de tiu ĉi monato, kaj plenforte klopodos por kuraci pacientojn kaj trejni lokajn medicinajn laborantojn.