Vizitu Forumon

Rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio en plej bona periodo

(GMT+08:00) 2014-11-19 16:19:59     Redaktoro:Lina

Merkrede en Sidnejo ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Mike Baird, estro de aŭstralia ŝtato Nova Sud-Kimrio.

Xi Jinping akcentis, ke nuntempe la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio estas en plej bona periodo de la historio. La decido starigi plenampleksan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Aŭstralio, esenca finiĝo de la intertraktado pri duflanka liberkomerca interkonsento kaj mekanismo de interŝanĝo kaj kunlaboro kreos pli vastan perspektivon por kunlaboro inter Ĉinio kaj Nova Sud-Kimrio. Li esperis plivastigi kunlaboron sur la kampoj de komerco, financo, kulturo, eduko kaj turismo.

Mike Baird diris, ke la vizito al Ĉinio estas lia unika vizito kiel ŝtatestro. Li opiniis, ke la ŝtata vizito de prezidanto Xi Jinping multege akcelas la dulandan kunlaboron kaj donas pli multajn oportunojn precipe al Nova Sud-Kimrio. Li akcentis, ke la ŝtato havas firman decidon disvolvi rilatojn de longtempa amikeco kaj kunlaboro kun Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto