Vizitu Forumon

Novaĵoj (Novembro 19)

(GMT+08:00) 2014-11-19 17:58:30     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas merkrede, la 19-a de novembro. Unue mi aŭdigos al vi kelkajn novaĵojn: Nov-zelanda ĵurnalo publikigis artikolon de prezidanto Xi Jinping; Ĉinio volas klopodi por atingi plenampleksan interkonsenton pri la irana nuklea problemo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Okaze de la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Nov-Zelando la ĵurnalo Nov-zelanda Heroldo merkrede publikigis lian artikolon "kune pentri pli belan estontecon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Nov-Zelando.

Xi Jinping diris en sia artikolo, ke de post la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Nov-Zelando en 1972, la duflankaj rilatoj spertis historian disvolviĝon, kaj pragmataj interŝanĝoj kaj kunlaboroj en diversaj kampoj atingis senprecedencan amplekson kaj profundecon. Ĉinio fariĝis la plej granda komerca partnero kaj la unua granda fonto de fremdlandaj studentoj por Nov-Zelando. Krome, Nov-Zelando estas la unua evoluinta lando, kiu subskribis kaj efektivigas liberkomercan interkonsenton kun Ĉinio. Li akcentis, ke praktikoj montris, ke reciproka respekto kaj egala traktado estas solida bazo por sana kaj stabila disvolvado de la duflankaj rilatoj; interkompletigo de avantaĝoj estas granda movforto por rapida plivastigo de pragmataj kunlaboroj; pionira laboro kaj la principo "serĉi la komunajn punktojn flankenlasante la diferencojn" estas la neelĉerpebla fonto de la ĉina-nov-zelandaj rilatoj ĉiam troviĝantaj en la unua vico de la rilatoj inter Ĉinio kaj evoluintaj landoj.

La 1a Monda Interreta Konferenco inaŭguriĝis merkrede en Wuzhen, Zhejiang-provinco. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al la konferenco.

Xi Jinping diris en sia mesaĝo, ke disvolviĝo de Interreto estas defio al suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj de ĉiuj landoj, kaj tio urĝe postulas seriozan traktadon de la internacia komunumo por realigo de komuna administro kaj kungajno. Ĉinio aktive antaŭenpuŝas konstruadon de Interreto por profitigi 1 300 milionojn da siaj civitanoj.

Ĉina vicĉefministro Ma Kai voĉlegis la mesaĝon de Xi Jinping kaj faris ĉefteman prelegon. Li diris, ke la transformiĝo, disvolviĝo kaj kunfandiĝo de Interreto fariĝis nerezistebla historia tendenco, kaj ĉiuj landoj devas senĉese profundigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn por ke Interreto pli bone profitigu la homaron kaj faru la mondon pli bela.

Marde en Vieno ekis intertraktado pri tutampleksa interkonsento de la irana nuklea problemo. La intertraktado daŭros ĝis la 24a de ĉi-monato.

En la intertraktado partoprenis reprezentanto de EU Catherine Ashton, irana ministro pri eksterlandaj aferoj Javad Zarif kaj reprezentantoj de koncernaj ses landoj.

Ĉina reprezentanto Cheng Jingye diris, ke tio estas la lasta intertraktado antaŭ la limdato fiksita de Irano kaj koncernaj ses landoj, kaj la intertraktado estas en la ŝlosila periodo. Li montris, ke koncernaj partioj devas persisti en atingitaj opinioj, enfokusigi diverĝojn, atenti reciprokajn zorgojn kaj klopodi por atingi tutampleksan interkonsenton justan, ekvilibran, reciprokprofitan kaj kungajnan. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio kiel kutime aktive partoprenos en la intertraktado, fortigos kontakton kun aliaj partioj kaj faros senlacan klopodon por atingi la tutampleksan interkonsenton.

Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris merkrede en ĉiutaga gazetara konferenco, ke Ĉinio volas konstrueme partopreni plu en la traktado pri la irana nuklea problemo kaj puŝos atingon de plenampleksa interkonsento reciprokprofita kaj kungajna.

Marde unu sinagogo en Jerusalemo estis atakita de du palestinanoj. Kvar homoj estis mortigitaj, kelkaj aliaj vundiĝis, kaj unu policano grave vundita en batalo mortis. La atako vekis grandan atenton de la internacia komunumo. Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon kaj speciala kunordiganto de UN por la paca procezo de Mezoriento Robert Serry forte kondamnis la atakon.

La israela polico diris, ke frumatene en tiu tago du palestinanoj atakis preĝantoj en unu sinagogo en Jerusalemo per tranĉiloj, pafiloj kaj hakiloj. Kvar homoj estis mortigitaj, kaj kelkaj aliaj vundiĝis. Tri mortintoj havis usonan kaj israelan duoblan ŝtatanecon, kaj la alia havis britan kaj israelan ŝtatanecon.

Israela ĉefministro Benjamin Netanyahu diris, ke Israelo donos fortan rebaton al la atako. Li kritikis Hamas kaj la palestinan instancon pri ilia indulgo.

Persono el la iraka armeo marde diris, ke tiutage la irakaj sekurectrupoj lanĉis kontraŭatakon al batalantoj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj Levant en la orienta urbo Saadiya, kaj samtempe la registara armeo reprenis vilaĝon apud la rafinejo Baiji.

Persono el polico de la orienta provinco Diyala diris, ke frumatene en tiu tago la registara armeo lanĉis grandskalan kontraŭatakon al Saadiya je ĉirkaŭ 120 kilometroj nordoriente de Bagdado por repreni tiun gravan urbon, kiu estis sub la regado de la ekstremisma grupo dum pli ol kvin monatoj. Atinginte la antaŭrbon de Saadiya, la registara armeo intense batalis kun batalantoj de Islama Ŝtato de Irako kaj Levant kaj pluraj batalantoj de la grupo estis mortpafitaj.

Iraka ministro pri defendo Khaled al-Obaidi marde anoncis, ke Irako malkonsentas pri la eniro de iu ajn fremdlanda tertrupo je la preteksto de batalo kontraŭ terorismo. Li asertis, ke la iraka armeo kapablas elimini enlandajn teroristojn.

Marde la rusa prezidenta retejo publikigis mallongan mesaĝon, ke la rusa prezidento Putin renkontiĝis kun Choe Ryong Hae, speciala sendito de la plej supera gvidanto de Nord-Koreio Kim Jong Un. Choe transdonis al Putin leteron de Kim.

Tamen la mesaĝo ne menciis precizan daton kaj detalojn de la renkontiĝo.

Lunde Choe komencis sian 7-tagan viziton al Rusio. Krom Moskvo, li vizitos ankaŭ aliajn urbojn Kabarovsko kaj Vladivostoko en la Malproksima Oriento.

Laŭ deklaro antaŭe publikigita de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Choe diskutos pri urĝaj demandoj koncerne la dulandajn rilatojn kun la rusaj altranguloj dum sia restado en Rusio.

Bone informita persono el la rusa Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris, ke okaze de la vizito la du flankoj diskutos ankaŭ pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto