Vizitu Forumon

Xi Jinping kaj Abbott kune ĉeestas diskutforumon de provinconivelaj respondeculoj el la du landoj

(GMT+08:00) 2014-11-19 17:54:34     Redaktoro:Xiong Linping

Merkrede la ĉina prezidanto Xi Jinping kaj la aŭstralia ĉefministro Tony Abbott kune ĉeestis la unuan diskutforumon de ĉinaj kaj aŭstraliaj provinconivelaj respondeculoj.

Xi Jinping esprimis gratulon pro la fondiĝo de la forumo. Li diris, ke li iam longe laboris en lokoj de Ĉinio kaj bone konas la gravecon de laboroj en lokoj, kaj ke la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio devas enradikiĝi en lokojn, dependi de lokoj kaj favori lokojn. Li emfazis, ke inter la du landoj jam estas 94 paroj da provinconivelaj urboj, kiuj havas amikecajn rilatojn, kaj kies kunlabora amplekso kovras diversajn flankojn, kaj ke la fondiĝo de la meĥanismo por interkomunikiĝo kaj kunlaboro de provinconivelaj respondeculoj el Ĉinio kaj Aŭstralio estas nova mejloŝtono de la dulanda kunlaboro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto