Vizitu Forumon

Xi Jinping interparolas kun Abbott por diri adiaŭ

(GMT+08:00) 2014-11-19 19:39:55     Redaktoro:Xiong Linping

Merkrede la ĉina prezidanto finis sian ŝtataferan viziton al Aŭstralio. Antaŭ forveturo de Sidnejo la aŭstralia ĉefministro Abbott kaj lia edzino speciale venis al la hotelo, kie Xi Jinping loĝas, kaj intime interparolis kun Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan.

Xi Jinping diris: "Mia ĉi-foja vizito estas enhave riĉa kaj rikolte abunda. Ni plenumis kelkajn gravajn aferojn: Ĉinio kaj Aŭstralio starigis al si plenampleksan strategian partnerecon, esence finis la intertraktadon de konvencio pri libera komercado inter Ĉinio kaj Aŭstralio, fondis la meĥanismon por interkomunikiĝo kaj kunlaboro de provinconivelaj respondeculoj kaj tiel plu, kaj tiuj aferoj koncernas diversajn kampojn, ekzemple politikon, ekonomion kaj socikulturon. La strategieco de la rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio ne limiĝas nur al la duflankaj rilatoj, kaj fakte ĝi havas gravan signifon por la regiono Azi-Pacifiko kaj la mondo."

Abbott diris: "Prezidanto Xi Jinping honorigas nin per sia vizito al Aŭstralio, kaj la vizito akiris grandegan sukceson kaj havas historian signifon. Mi kaj prezidanto Xi Jinping kune pasigis multajn neforgeseblajn tempojn. Prezidanto Xi Jinping estas amika, fervora, sincera kaj sagaca, tio havigis al mi grandan instruon kaj ankaŭ kortuŝis la koron de multaj aŭstraliaj civitanoj. Mi entute konsentas pri la proponoj de prezidanto Xi Jinping disvolvi la rilatojn inter Ĉinio kaj Aŭstralio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto