Vizitu Forumon

Ukrainio decidis solflanke fiksi sian landlimon kun Rusio

(GMT+08:00) 2014-11-20 13:09:42     Redaktoro:Lina
Merkrede ukraina kabineta ministro diris, ke Ukrainio solflanke fiksos sian landlimon kun Rusio kaj la registaro jam estis rajtigita ellabori koncernajn rimedojn.

Ĉi-somere la ukraina Ŝtata Konsilio de Sekureco kaj Defendo iam faris la saman decidon pretekste de tio, ke la ŝtata sekureco estas minacata. Tiutempe Alexander Lukashevich, proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, respondis, ke laŭ la internacia konvencio landlimo devas esti fiksita de du najbaraj landoj, tial solflanka fiksado estas tute sen leĝa devigo por la alia.

Tiutage la rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov montris, ke multaj klaŭzoj en la minska interkonsento estas ne plenumataj, sed la interkonsento ankoraŭ estas la bazo por solvi la ukrainan krizon, tial Rusio klopodos akceli solvon de la ukraina krizo surbaze de la interkonsento. Li montris ankaŭ, ke Ukrainio devas realigi longtempan pacon kaj harmonion, tial Rusio apelacias, ke la ukraina instanco faru daŭran dialogon kun la orienta regiono por atingi pakton akcepteblan de ambaŭ partioj kaj la okcidentaj landoj devas subteni la procezon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto