Vizitu Forumon

Novaĵoj (Novembro 20)

(GMT+08:00) 2014-11-20 17:37:08     Redaktoro:Lina

Saluton, karaj amikoj! Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas ĵaŭde, la 20-a de novembro. Unue mi aŭdigos al vi kelkajn novaĵojn: Ĉina prezidanto Xi Jinping vizitas Nov-Zelandon; la Sekureca Konsilio de UN urĝas kvietigon de la situacio en Jerusalemo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Merkrede ĉina prezidanto Xi Jinping komencis sian unuan ŝtatan viziton al Nov-Zelando. La vizito ne nur striktigos duflankajn rilatojn kaj ekonomian kunlaboron, sed ankaŭ grandigos la ĉinan influon en Oceanio. Tio estas la unua vizito de ĉina prezidanto al Nov-Zelando en 11 jaroj, kaj la dua vojaĝo de Xi Jinping al la lando en kvar jaroj.

Laŭ la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Xi Jinping renkontiĝos kun la ĝenerala gubernatoro de Nov-Zelando Jerry Mateparae, ĉeestos la inaŭguron de la Ĉina-Nov-zelanda Urbestra Forumo kaj ekspozicion de agrikultura tekniko, kaj subskribos serion da kunlaboraj dokumentoj pri klimata ŝanĝiĝo, televid-produkto, edukado, antarktio, turismo, nutraĵa sekureco, financo, agrikulturo kaj telekomuniko.

Xi Jinping alvokis "pli bonan estontecon" por rilatoj kun Nov-Zelando en sia publika letero al la ĵurnalo Nov-zelanda Heroldo. Li diris, ke Ĉinio estas la plej granda komerca partnero kaj la plej granda fonto de internaciaj studentoj por Nov-Zelando, kaj Nov-Zelando estas la unua evoluinta lando, kiu subskribis kaj plenumis liberkomercan interkonsenton kun Ĉinio.

Merkrede la Sekureca Konsilio de UN en deklaro forte kondamnis la atakon kontraŭ sinagogo en Jerusalemo kaj urĝis al Palestino kaj Israelo tuj alpreni agadon por kvietigi la situacion.

La Sekureca Konsilio de UN ankaŭ instigis gvidantojn kaj popolanojn de Palestino kaj Israelo kune klopodi por malstreĉi la situacion, rifuzi perforton, eviti ĉiajn provokojn kaj serĉi pacon.

Marde la israela polico diris, ke tiumatene iu sinagogo en Jerusalemo estis atakita, kvar judoj mortis en la atako kaj 2 atakintoj estis pafmortigitaj de la polico. Proparolanto de la Islama Rezista Movado (Hamas) diris, ke la atako estas venĝo por iu palestina aŭtobusa ŝoforo, kies morton palestinoj atribuas al judaj ekstremistoj.

Merkrede ukraina kabineta ministro diris, ke Ukrainio solflanke fiksos sian landlimon kun Rusio kaj la registaro jam estis rajtigita ellabori koncernajn rimedojn.

Ĉi-somere la ukraina Ŝtata Konsilio de Sekureco kaj Defendo iam faris la saman decidon pretekste de tio, ke la ŝtata sekureco estas minacata. Tiutempe Alexander Lukashevich, proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, respondis, ke laŭ la internacia konvencio landlimo devas esti fiksita de du najbaraj landoj, tial solflanka fiksado estas tute sen leĝa devigo por la alia.

Tiutage la rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov montris, ke multaj klaŭzoj en la minska interkonsento estas ne plenumataj, sed la interkonsento ankoraŭ estas la bazo por solvi la ukrainan krizon, tial Rusio klopodos akceli solvon de la ukraina krizo surbaze de la interkonsento. Li montris ankaŭ, ke Ukrainio devas realigi longtempan pacon kaj harmonion, tial Rusio apelacias, ke la ukraina instanco faru daŭran dialogon kun la orienta regiono por atingi pakton akcepteblan de ambaŭ partioj kaj la okcidentaj landoj devas subteni la procezon.

Speciala reprezentanto de UN pri Libio Bernardino Leon merkrede anoncis, ke ĉiuj partioj de la konflikto en la libia orienta urbo Banghazi konsentis pri efektivigo de 12-hora senkondiĉa humana batalhalto en tiu tago.

Leon diris, ke la batalhalto komenciĝos matene je la 7a horo kaj finiĝos vespere je la 7a horo. Laŭ konsento de la du flankoj de la konflikto la Libia Societo de Ruĝa Krescento helpos al civiluloj evakui la regionon, kie okazas konflikto, kaj enĉerkigi la mortintojn.

Sed vidintoj diris, ke la batalhalto ne estis efektivigita tiutage en Banghazi, ĉar aŭdiĝis granda eksplodo en sudokcidenta Banghazi.

La Infana Fondaĵo de UN ĵaŭde publikigis raporton pri mondaj infanoj, alvokante, ke ĉiuj rondoj kune klopodu por solvi demandojn alfrontatajn de infanoj per novigo.

La raporto diris, ke la nunaj infanoj havas sennombrajn oportunojn kompare kun tiuj antaŭ 25 jaroj, kiam estis adoptita de la Konvencio pri Rajtoj de Infanoj, tamen ankoraŭ tro multaj infanoj devas alfronti la estontecon, ke iliaj postuloj ne povos esti plenumitaj, rajtoj ne povos esti efektivigitaj, kaj latentaj fortoj estos malhelpitaj. La raporto montris, ke ĉiutage la rajtoj de kelkaj milionoj da infanoj estas atencitaj.

Ĵaŭde proparolanto de la nord-korea Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis komunikaĵon, asertante, ke la rezolucio pri homaj rajtoj en Nord-Koreio, publikigita de la tria komitato de la Ĝenerala Asembleo de UN antaŭ nelonge, estas grava politika provoko kontraŭ Nord-Koreio.

La proparolanto diris, ke la rezolucio estis formita sub malveraj atestoj de nord-koreaj perfiduloj, kaj la teksto estas plena de kalumnio kaj misfamigo kontraŭ Nord-Koreio.

La proparolanto rimarkigis, ke la rezolucio iniciatita de EU kaj Japanio montris, ke ili klopodas ne por plibonigi la situacion de homaj rajtoj, sed por sekvi la usonan politikon malamikan al Nord-Koreio, kaj tiuj landoj jam fermis la pordon al dialogo kun Nord-Koreio.

Merkrede la franca ministro pri eksterlandaj aferoj Jean-Yves Le Drian diris en la Nacia Asembleo, ke Francio sendos al Jordanio ses batalaviadilojn Mirage 2000D por bati la ekstremisman grupon Islama Ŝtato de Irako kaj Levant en Irako.

Li diris, ke marde vespere du francaj batalaviadiloj partoprenis en grandskala aeratako de la "internacia alianco" en Irako kaj bombis la bazlokon de la ekstremisma grupo en Kirkuk en norda Irako. Li diris ankaŭ, ke la aeratako de la "internacia alianco" multege gravas al la lastatempa venko de Irako en la surtera batalo kontraŭ la ekstremisma grupo.

Li aldonis, ke nuntempe Francio trejnas la irakan armeon kaj la kurdajn armitajn fortojn en Irako por ke ili scipovu uzi armilojn liveritajn de Francio.

Ekde junio en Irako estis seriozaj armitaj konfliktoj, kaj ribeluloj, inkluzive de Islama Ŝtato de Irako kaj Levant, okupis grandan teritorion en norda kaj okcidenta Irako. En la pasintaj kelkaj semajnoj, helpate de la aeratako de Usono kaj Francio, la sekurectrupoj kaj la kurdaj armitaj fortoj de Irako atakis la ekstremisman grupon kaj reprenis iujn vilaĝojn.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto