Vizitu Forumon

Xi Jinping kaj John Key dicidis levi la rilatojn inter Ĉinio kaj Nov-Zelando al plenampleksa strategia partnereco

(GMT+08:00) 2014-11-20 17:50:43     Redaktoro:Xiong Linping

Ĵaŭde en Velingtono la ĉina prezidanto Xi Jinping dialogis kun la nov-zelanda ĉefministro John Key, kaj ili dicidis levi la rilatojn inter Ĉinio kaj Aŭstralio al plenampleksa strategia partnereco, kune konstrui intereskomunumon de la du landoj, kaj movi dulandan kunlaboron al nova ŝtupo.

Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Nov-Zelando, kiuj reciproke sin komprenas, toleras kaj egale traktas, starigis al si altnivelan politikan interfidon, disvolvi interfavoran kunlaboron en diversaj sektoroj, kaj la dulandaj popoloj ĉiuj subtenas disvolvadon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Nov-Zelando; kaj ke la du landoj decidis starigi plenampleksan strategian partnerecon, tio estas ĝenerala direkto de la rilatoj inter la du landoj.

John Key rimarkis, ke dum tiuj 42 jaroj depost la fondiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Nov-Zelando, la dulanda rilateco progresis okupfrape, kaj la kunlaboro ĉiam estas pliprofundiĝanta kaj plivastiĝanta, kaj per tio ili fariĝis amikaj partneroj. Nov-Zelando sin dediĉas al la konstruado de plenampleksa strategia partnereco, kaj sur kernaj interesoj kaj aferoj grave prizorgataj de Ĉinio, Nov-Zelando daŭre subtenos Ĉinion.

Post la dialogo la du partioj publikigis komunan deklaracion.

Xi Jinping kaj John Key kune ĉeestis al la subskriba ceremonio por pluraj duflankaj kunlaboraj dokumentoj, temantaj pri klimata ŝanĝiĝo, televizio, edukado, Antarktio, financo, turismo, nutraĵsekureco kaj tiel plu.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto