Vizitu Forumon

Xi Jinping vizitas Nov-Zelandon

(GMT+08:00) 2014-11-20 16:49:55     Redaktoro:Yu Rongkang

Merkrede ĉina prezidanto Xi Jinping komencis sian unuan ŝtatan viziton al Nov-Zelando. La vizito ne nur striktigos duflankajn rilatojn kaj ekonomian kunlaboron, sed ankaŭ grandigos la ĉinan influon en Oceanio. Tio estas la unua vizito de ĉina prezidanto al Nov-Zelando en 11 jaroj, kaj la dua vojaĝo de Xi al la lando en kvar jaroj.

Laŭ la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Xi Jinping renkontiĝos kun la ĝenerala gubernatoro de Nov-Zelando Jerry Mateparae, ĉeestos la inaŭguron de la Ĉina-Nov-zelanda Urbestra Forumo kaj ekspozicion de agrikultura tekniko, kaj subskribos serion da kunlaboraj dokumentoj pri klimata ŝanĝiĝo, televid-produkto, edukado, antarktio, turismo, nutraĵa sekureco, financo, agrikulturo kaj telekomuniko.

Xi Jinping alvokis "pli bonan estontecon" por rilatoj kun Nov-Zelando en sia publika letero al la ĵurnalo Nov-zelanda Heroldo. Li diris, ke Ĉinio estas la plej granda komerca partnero kaj la plej granda fonto de internaciaj studentoj por Nov-Zelando, kaj Nov-Zelando estas la unua evoluinta lando, kiu subskribis kaj plenumis liberkomercan interkonsenton kun Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto