Vizitu Forumon

Manŭel: Dankas mi la vivon

(GMT+08:00) 2014-11-25 08:44:15     Redaktoro:Lina

Karaj amikoj, kantisto Manŭel, bone konata en la Esperanta komunumo, ĉi-jare aperigis sian kvaran albumon "Dankas mi la vivon". Hodiaŭ ni invitas vin apreci la albumon.

(kanto 1)

Manŭel aperis sur la muzika scenejo en Esperanto en 2011 per sia unua albumo, "Duonvoĉe... tutkore", kaj la sekvan jaron li rekomencis per "Ĉu plu ekzistas amo?".

Konvinkita ke la mondo plenas je mirindaĵoj, en 2013 li prezentis sian trian albumon, "Mirindaĵo", kaj post proksimume unu jaro li revenas al la publiko per sia kvara albumo, en kiu li plenvoĉe deklaras: DANKAS MI LA VIVON!

Estante viro, kiu sentas kaj konscias pri la donemo de la vivo al li, sekve de sukcesa operacio ĉe la voĉkordoj, li doneme ofertas siavice al aliuloj. Estante kantisto, li transdonas ĝojon, pensante ke arto celas atingi la homajn emociojn, kaj li instigas nin pripensi, ĉar, kiel li diras, arto devas tuŝi la koron same kiel la spiriton.

(kanto 2)

Aŭskultante ĉi tiujn kantojn, vi aprezos la amdeklaron de Manŭel al la vivo, kiu transiras landlimojn kaj ankaŭ oceanojn. Ĉi-foje li preferas latinamerikajn muzikojn, kiuj abundas en la albumo.

Manŭel estas idealisto, kiu pensas ke la homaro sukcesos la revon pri "tutmonda homa familio", kaj deklaras la plezuron kanti, danci, ami kune, kaj multigi kundividitajn emociojn.

Karaj amikoj, supre ni konigis al vi pri la kvara albumo "Dankas mi la vivon" de fama kantisto Manŭel. Koran dankon pro via aŭskulto!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto