Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Decembro 9)

(GMT+08:00) 2014-12-09 17:22:36     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping bonvenigas vin al nia hodiaŭa programo. Estas la 9-a de decembro, marde. Unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio firme oponas armilan vendon de Usono al Tajvano; EU aldonas 61 milionojn da eŭroj por helpo al okcident-afrikaj landoj influitaj de Ebola. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Xie Zhenhua, ĉefo de la ĉina delegacio por la Lima Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo kaj ĝenerala vicdirektoro de la Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado, lunde diris, ke Ĉinio volas levi la kapablon en la respondo al klimata ŝanĝiĝo kun aliaj evoluantaj landoj en la kadro de sud-suda kunlaboro kaj forte antaŭenpuŝas la sud-sudan kunlaboron en tiu ĉi kampo. Tiutage Xie ĉeestis altnivelan seminarion pri sud-suda kunlaboro en la respondo al klimata ŝanĝiĝo. Li konigis ĉi-rilatajn atingojn de Ĉinio en la lastaj jaroj. Li diris, ke fronte al la serioza situacio de klimata ŝanĝiĝo Ĉinio reĝustigis la ekonomian kaj industrian strukturon, optimumigis energi-strukturon, forte disvastigis energiŝparajn produktojn, komencis diversajn malaltkarbonajn demonstrojn, starigis karbon-komercan merkaton, ellaboris ŝtatan strategion pri respondo al klimata ŝanĝiĝo kaj organisme kombinis disvolvadon de la ekonomio kaj plibonigon de la popola vivteno kun la respondo al klimata ŝanĝiĝo kaj protekto de medio.

Juĝejo en Xinjiang lunde kondamnis ok homojn al morto pro du teroristaj atakoj, kiuj okazis aprile kaj maje en Urumĉio. Laŭ la Informada Departemento de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, post la unua juĝo la Meznivela Popola Juĝejo de Urumĉio ankaŭ kondamnis aliajn kvin homojn al morto kun dujara prokrasto, kaj kvar aliaj estis kondamnitaj al malliberigo. La 22an de majo 39 homoj estis mortigitaj kaj 94 estis vunditaj en atako en iu bazaro en Urumĉio. La 30an de aprilo tri homoj estis mortigitaj kaj 79 estis vunditaj en teruratako en la suda fervojstacio de la urbo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hong Lei diris lunde en la regula gazetara konferenco, ke la armila vendo de Usono al Tajvano malobservis la usonan promeson en la ĉina-usona deklaro publikigita en la 17a de aŭgusto 1982; Ĉinio firme oponas la armilan vendon kaj postulas seriozan traktadon.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio kaj Usono akordiĝis pri kunlaboro en persekuto de koruptaj fuĝintoj. Estas neniu azilo de koruptado en la mondo. Funkciulo de la Ŝtata Departemento de Usono vendrede diris, ke Ĉinio prezentis al Usono liston de ekonomiaj krimuloj fuĝintaj al Usono, kaj la du landoj precizigis la nombron kaj konsentis solvi la kazojn. Iu raportisto demandis, kiel Ĉinio traktos tiujn fuĝintojn. Hong Lei respondis, ke inter la 3a kaj 5a de decembro en Pekino okazis la 12a kunveno de la ĉina-usona leĝplenuma kontaktgrupo. La grava temo de la kunveno estis kontraŭbatali korupton, persekuti fuĝintajn krimulojn kaj reakiri neleĝajn aktivojn de la krimuloj, kaj la du flankoj atingis gravan interkonsenton pri ĉi-rilata kunlaboro.

Fininte viziton al Gvineo, komisionano de EU por internacia kunlaboro kaj disvolvado Neven Mimica anoncis, ke EU aldonos 61 milionojn da eŭroj por la monhelpo al okcident-afrikaj landoj trafitaj de Ebola. Laŭ komunikaĵo de EU, la aldonitaj 61 milionoj da eŭroj inkluzivas rektan monhelpon al registaroj de Gvineo, Liberio kaj aliaj landoj por helpi tiujn landojn mildigi la ekonomian premon kaŭzitan pro la epidemio kaj ankaŭ por trakti sekurecan demandon de la landoj serioze influitaj de Ebola.

La Internacia Olimpika Komitato lunde unuanime adoptis la unupakan planon pri reformado, prezentita de Thomas Bach, prezidanto de la komitato. La Internacia Olimpika Komitato planis unu kaj duonan tagojn en sia 127a sesio por diskuti kaj voĉdoni pri la plano, nomata la Olimpika Tagordo por 2020. Sed lunde en la marborda sportklubo de Monako 96 el la 104 membroj de la Internacia Olimpika Komitato ĉeestis kunvenon kaj diskutis pri 40 mocioj, kaj dume okazis akraj kvereloj, tamen la rezulto de la voĉdono estis, ke ĉiuj mocioj estis unuanime adoptitaj. Poste Bach diris en gazetara konferenco, ke li nemiam pensis eĉ dum sonĝo, ke la voĉdono iris tiel glate. Li opiniis, ke tio montris la grandan decidemon de la membroj por fari reformadon, akceli progreson kaj meti la planon en la praktikon. La plano de Bach estas rigardata kiel la vojmapo de la Internacia Olimpika Komitato kaj gvidos disvolvadon de la olimpika movado en la venontaj 15 jaroj. Inter la 40 rimedoj en la plano la plej okulfrapaj estas remodli la proceduron de la olimpika gastigo, ŝanĝi limigon de olimpikaj sportoj, laŭdi ŝparemon en gastigo kaj organizado de olimpikoj kaj doni grandan atenton al daŭripova disvolvado kaj fleksebleco.

Federica Mogherini, supera reprezentanto de EU por eksteraj aferoj kaj sekureca politiko, diris lunde en Ankaro, ke EU devas kunlabori kun internaciaj partneroj, inkluzive de Turkio, por malebligi varbadon de fremdlandanoj fare de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato. Tiutage Mogherini interparolis kun turkaj ministro pri eksterlandaj aferoj Ahmet Davutoglu kaj ministro pri aferoj de EU Volkan Bozkir. Poste en komuna gazetara konferenco ŝi diris, ke EU kaj Turkio diskutis pri strategia kunlaboro por malhelpi fremdlandanojn aliĝi al teroristaj aktivaĵoj de la ekstremisma grupo.

Libano nun alfrontas sep-monatan vakantecon de prezidenteco kaj seriozan krizon de siriaj rifuĝintoj. Diplomatiaj personoj de Luksemburgio kaj Francio lunde renkontiĝis respektive kun parlamenta prezidanto de Libano Nabih Berri, ĉefministro Tammam Salam kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Gebran Bassil kaj esprimis plenfortan subtenon al la klopodoj de Libano por traktado de la demandoj pri siriaj rifuĝintoj kaj prezidenteco. La vizitanta luksemburgia ministro pri eksterlandaj aferoj Jean Asselborn diris, ke EU plenforte subtenos Libanon. Por la lando la plej ĉefa problemo estas la peza ŝarĝo de siriaj rifuĝintoj, kaj la internacia komunumo devas ne nur danki Libanon por ĝia bonfaro, sed ankaŭ liveri helpon al ĝi por malpliigi la negativan influon de la krizo de rifuĝintoj. Li diris ankaŭ, ke Luksemburgio kiel nekonstanta membro de la Sekureca Konsilio de UN plenforte penos por solvi la sirian krizon kaj garantii la eniron de materialoj de humana helpo en Sirion.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto