Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Decembro 10)

(GMT+08:00) 2014-12-10 17:04:05     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 10-a de decembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj Irlando promesis plistriktan partnerecon; Ban Ki-moon alvokis akordiĝon pri projekto de klimata interkonsento. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde intertraktis kun irlanda prezidento Michael D. Higgins. La du ŝtatestroj promesis akceli partnerecon inter la du landoj.

Memorante sian viziton al Irlando kiel vicprezidanto en 2012, Xi diris, ke Ĉinio kaj Irlando starigis bonan ekzemplon de amika kunekzisto inter landoj de malsamaj naciaj kondiĉoj, malsamaj kulturoj kaj malsamaj sociaj sistemoj, reliefigante reciprokan respekton, egalecon, reciprokan komprenon pri disvolva vojo, reciprokan subtenon pri gravaj demandoj, kaj amikan kunlaboron.

Xi Jinping diris, ke Ĉinio volas, ke ĝi kaj Irlando respektu, fidu, profitigu, lernu kaj helpu unu la alian kaj solidigu reciprokprofitan strategian partnerecon inter la du landoj. Li diris, ke Irlando havas apartajn avantaĝojn en la kampoj de informadika tekniko, farmacio kaj sciencoj pri la vivo kaj bonan bazon de agrikulturo, kaj Ĉinio antaŭenpuŝas strategion de novigo-stimula disvolvado, akcelas urbanizon kaj agrikulturan modernigon, tial la du landoj devas intensigi kunlaboron. Li aldonis, ke Ĉinio instigas siajn kompaniojn investi en Irlando kaj partopreni en la financado kaj luo de aviadiloj kaj la konstruado de ventoenergia centralo de Irlando.

Higgins diris, ke Irlando kaj Ĉinio havas similajn opiniojn pri multaj gravaj demandoj, kaj la dulandaj popoloj estas bonaj amikoj. La irlanda flanko aprezas la ĉinan kulturon kaj admiras Ĉinion pro ĝiaj atingoj de ekonomia kaj socia disvolvado. Li diris, ke Ĉinio liberigis kelkcent milionojn da homoj el la malriĉeco , kaj tio estas granda progreso en homaj rajtoj.

Post la intertrakto la du ŝtatestroj ĉeestis la subskribon de interkonsentoj de kunlaboro inter la du landoj.

Ĉinio marde kondamnis dokumenton de la Ŝtata Departemento de Usono pri la Suda Ĉina Maro, urĝante Usonon resti fidela al sia promeso esti senpartia pri la demando de la Suda Ĉina Maro.

"La dokumento ignoras bazajn faktojn kaj internaciajn jurajn principojn," diris Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj en regula gazetara konferenco, kiam li demandite komentis la usonan raporton "Limoj en la Maro – Ĉinio: Mara Pretendo en la Suda Ĉina Maro".

Li diris, "Usono malobservis sian promeson ne alpreni starpunkton nek esti partia pri la demando de la Suda Ĉina Maro. Tia ago malutilas al la solvo de la disputoj pri la Suda Ĉina Maro kaj al la paco kaj stabileco de la Suda Ĉina Maro."

Ĉina juĝejo merkrede kondamnis eksan superan ŝtatoficiston pri ekonomia planado Liu Tienan al dumviva mallibereco. La Langfang-a Meznivela Popola Juĝejo de Hebei-provinco konviktis la eksan vic-ĝeneral-direktoron de la Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado kaj eksan ĉefon de la Ŝtata Energi-Administracio, ke li prenis ŝmirmonon. Liu estas senigita je politikaj rajtoj por la tuta vivo kaj ĉiuj personaj posedaĵoj kaj riĉaĵoj estos konfiskitaj. La juĝejo faris la decidon, ke Liu prenis ŝmirmonon de 35,58 milionoj da juanoj en la periodo de 2002 ĝis 2012 persone aŭ pere de lia filo Liu Decheng.

Marde en Limo inaŭguriĝis la altnivela fazo de la Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo. Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon alvokis, ke ĉiuj partioj akordiĝu pri projekto de interkonsento pri klimata ŝanĝiĝo, kaj ĝi estu akceptita venontjare en la pariza konferenco.

Ban diris en sia inaŭgura parolado, ke la lima konferenco estas ŝlosila kunveno de ĉiuj landoj antaŭ la lasta intertraktado de la venontjara pariza konferenco, kaj nun reprezentantoj de ĉiuj partioj kunvenas ĉi tie por atingi interkonsenton kun universala signifo kaj regi la tutmondan varmiĝon ĝis 2 celsiaj gradoj. Li diris, "La fenestro de oportuno baldaŭ fermiĝos, kaj ni devas tuj agi."

Ban laŭdis Ĉinion, Usonon kaj Eŭropan Union por iliaj komunaj deklaroj pri klimata ŝanĝiĝo, opiniante, ke tio estas grava movforto por atingi interkonsenton en 2015. Li aldonis, ke tio estas inspira progreso kaj forte puŝos diversajn landojn akordiĝi pri projekto de interkonsento por protekto de la Tero.

Proparolanto de la ukraina kompanio de naturgasa pipelino Maxim Bielyawski marde anoncis, ke tiutage Ukrainio rekomencis la naturgasan importon el Rusio.

Bielyawski diris en gazetara konferenco, ke decembre Ukrainio ĉiutage importos 43,5 milionojn da kubaj metroj da naturgaso el Rusio. Vendrede la ukraina kompanio antaŭpagis al la rusa naturgasa akcikompanio 378 milionojn da usonaj dolaroj, kiuj estas bezonataj por miliardoj da kubaj metroj da naturgaso importota decembre el Rusio.

La Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj marde unuanime adoptis la rezolucion renovigi la sankcion kontraŭ Liberio. La Sekureca Konsilio opinias, ke restas tre malforta la situacio en Liberio kaj minacas plu pacon kaj sekurecon de la regiono, tial ĝi decidis renovigi la frostigon de aktivoj de la eksa prezidento Charles McArthur Ghankay Taylor kaj aliaj funkciuloj de la eksa registaro kaj longigos je naŭ monatoj la vojaĝ-malpermeson al individuoj suspektataj pri detruado de paco en la lando kaj partaj funkciuloj de la registaro sub la gvidado de Taylor. Laŭ la rezolucio, la armila embargo kontraŭ Liberio estis longigita je naŭ monatoj. La Sekureca Konsilio diris, ke ĝi ekzamenos la menciitajn sankciojn, revizios aŭ nuligos la sankciojn laŭ la minaco de la epidemio Ebola al paco kaj sekureco de Liberio.

La 9a de decembro estis la Internacia Kontraŭkorupta Tago. Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon faris paroladon, emfazante, ke elimino de korupto kaj malutila influo estas tre grava por la estonteca feliĉo.

Ban diris, ke korupto estas tutmonda fenomeno, damaĝas precipe la malriĉulojn, malhelpas inkluzivan kreskon de la ekonomio kaj neebligas la homojn akiri bazan servon de urĝe bezonata kapitalo. Li diris, ke milionoj da homoj povas esti influitaj de korupto dum la vivo. Li alvokis, ke popoloj en diversaj lokoj partoprenos en la kontraŭkorupta kampanjo. Li aldonis, ke en la venonta jaro la mondo decidos post interkonsiliĝo novan tagordon de daŭripova disvolvado por la periodo post 2015.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto