Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Decembro 11)

(GMT+08:00) 2014-12-11 17:24:44     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 11-a de decembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio okazigos memorigan ceremonion por viktimoj de nankina masakro; la nobelpremi-dona ceremonio de 2014 okazis en Stokholmo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ŝtata memoriga ceremonio okazos en Nankino en sabato, la unua Nacia Memoriga Tago por la Viktimoj de la Nankina Masakro. Matene en tiu tago kompartiaj kaj ŝtataj gvidantoj ĉeestos la ceremonion en la Memoriga Halo por la Viktimoj de la Nankina Masakro fare de Japanaj Invadantoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hong Lei diris merkrede en la Monda Tago de Homaj Rajtoj, ke Ĉinio donas grandan gravecon al akcelo kaj protekto de homaj rajtoj, senĉese plibonigas la staton de homaj rajtoj kaj aktive partoprenas en ĉi-rilata internacia kunlaboro. Li diris, ke Ĉinio faris grandajn klopodojn por ekonomia kaj socia disvolviĝo, altigante la nivelon de popola vivteno. Ĝi stabile antaŭenpuŝis demokration kaj jurŝtaton kaj serioze efektivigis la konstitucian principon respekti kaj protekti homajn rajtojn.

La tria plena sesio de la 18a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio en la lasta jaro kaj la kvara plena sesio en oktoro de la kuranta jaro detalis la plenampleksan reformadon de Ĉinio kaj antaŭenpuŝon de laŭleĝa regado, kaj tio refoje montris la fidon kaj volon de Ĉinio plibonigi kaj protekti homajn rajtojn.

Merkrede estis la Monda Tago de Homaj Rajtoj. Ĝenerala sekretario de UN faris paroladon, dirante, ke homaj rajtoj rilatas al individua justeco, socia stabileco kaj tutmonda progreso. Li diris en la parolado, ke homaj rajtoj ĉiam estas por ĉiuj homoj sen distingo de la deveno, socia klaso, opinio kaj seks-orientado kaj rilatas al la individua justeco, socia stabileco kaj tutmonda progreso.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon marde renkontiĝis kun Xie Zhenhua, estro de la ĉina delegacio por la Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo en Limo. Li alte taksis la gvidkapablon de Ĉinio en la respondo al klimata sanĝiĝo.

Li diris, ke la komuna deklaro de Ĉinio kaj Usono pri klimata ŝanĝiĝo havas historian signifon kaj naskos gravan influon al intertraktado kaj agadoj pri klimata ŝanĝiĝo, kaj la du landoj starigis la ekzemplon por solvo de la demando de "komunaj, sed distingaj respondecoj". Li diris ankaŭ, ke UN kaj koncernaj evoluintaj landoj alte laŭdas Ĉinion, ke ĝi establis la fondaĵon de sud-suda kunlaboro kaj donacis monon al UN, uzotan por sud-suda kunlaboro en respondo al klimata ŝanĝiĝo. Li aldonis, ke li esperas, ke Ĉinio disvolvos sian gvidkapablon en la intertraktado pri klimata ŝanĝiĝo kaj antaŭenpuŝos atingon de la interkonsento en difinita tempo, kaj UN metas grandan esperon sur Ĉinion pri tio.

Merkrede en Stokholmo okazis la nobelpremi-dona ceremonio de 2014. Ĉi-jare ĉiuj 11 premiitoj pri fiziko, kemio, fiziologio aŭ medicino, literaturo kaj ekonomiko ĉeestis la ceremonion. Carl-Henrik Heldin, prezidanto de Nobel-fondaĵo, diris, ke li esperas, ke la premiitoj povos disvolvi sian influon por klarigi la gravecon de scienco kaj tion, ke studo estas la rimedo por solvo de problemoj.

Laŭ freŝaj informoj de la Monda Organizo pri Sano, 17 942 homoj estis suspektate aŭ konfirmite infektitaj de la viruso Ebola, kiu ekdisvastiĝis en okcident-afrikaj landoj, kaj 6 388 el ili jam mortis. David Nabarro, speciala sendito de ĝenerala sekretario de UN pri Ebola, diris, ke danke al la subteno de la internacia komunumo progresis la batalo de diversaj landoj kontraŭ la epidemio, tamen necesas pli da klopodoj por bridi disvastigon de la viruso.

La Inform-Komitato de la usona Senato marde publikigis raporton, malkovrante detalojn de kruela torturo kontraŭ malliberuloj en pridemando de la Centra Inform-Agentejo. La raporto vekis vastan atenton en Usono kaj fremdaj landoj. Politikistoj, mediatoj, kleruloj kaj iuj usonaj organizoj kondamnis la torturon de la Centra Inform-Agentejo.

Brita ĉefministro David Cameron‎ diris, ke torturo kontraŭ malliberuloj estas "ĉiam erara", kontraŭbatali terorismon per torturo kaj aliaj rimedoj atencantaj la homajn rajtojn havos pli da perdoj ol da profitoj. Li diris, "Se ni perdos moralon, ni ne povos venki terorismon."

Germana ministro pri eksterlandaj aferoj Frank-Walter Steinmeier diris, ke la torturo de la Centra Inform-Agentejo serioze malobservis la valorojn de libereco kaj demokratio, kaj oni devas meti finon al tiaj agoj. Li asertis, ke tiaj agoj estas neakcepteblaj eĉ en la batalo kontraŭ terorismo.

Ben Emmerson, speciala raportanto de la Homrajta Konsilio de UN por akcelo kaj protekto de homaj rajtoj kaj fundamenta libereco en kontraŭterorisma agado, diris, ke la raporto konfirmas la aferon, kiun longe kredis la internacia komunumo, ke altranguloj de la registaro de George W. Bush ellaboris eksplicitan politikon, kiu permesas fari sistemajn krimojn kaj serioze malobservi internacian leĝon pri homaj rajtoj.

Rusa ĉefministro Dmitry Medvedev merkrede diris, ke Usono devas preni sur sin la respondecon pri la rilatoj kun Rusio. Li akcentis, ke renormaligo de la rilatoj premisas agojn de Usono, kaj Rusio estas preta.

Medvedev diris dum sia intervjuo kun kvin rusaj televidstacioj, ke la agoj de la usona registaro al sia internacia partnero Rusio estas nedecaj. Li diris, ke Rusio estas preta malgraŭ tio, ke kiu ajn estas en regpotenco, kaj kiam ajn Usono volas revenigi la duflankajn rilatojn al la normala vojo.

Rilate la reciprokajn sankciojn de Rusio kaj la okcidento, Medvedev diris, ke la sankcioj havas saman influon al Rusio kaj la okcidento. Li aldonis, ke Rusio estas tradicia eŭropa lando kaj parto de la okcidenta civilizacio kaj estas preta disvolvi plu amikajn rilatojn kun eŭropaj partneroj.

La Pacifika Alianco de Meksiko, Kolombio, Peruo kaj Ĉilio merkrede publikigis komunan deklaron pri respondo al klimata sanĝiĝo. Ili promesis siajn klopodojn kaj urĝis la evoluintajn landojn efektive plenumi siajn devojn liveri financajn kaj teknikajn subtenojn al la evoluantaj landoj.

La deklaro diris, ke la Pacifika Alianco promesas, ke ili faros siajn klopodojn laŭ la principo de komunaj, sed distingaj respondecoj, ellaboros novajn politikojn por moderigo kaj akomodiĝo, adoptos konvenajn rimedojn kaj agadojn kaj certigos ekonomian kreskon, socian harmonion kaj eliminon de malriĉeco en respondo al klimata ŝanĝiĝo.

La deklaro emfazis, ke la alianco esperas, ke la interkonsento de la jaro 2015 montros la gravecon de moderigo kaj akomodiĝo kaj urĝos la evoluintajn landojn plenumi siajn devojn liveri kapitalon al la verda fondaĵo.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto