Vizitu Forumon

Revolucia gvidanto en la moderna epoko--Mao Zedong

(GMT+08:00) 2014-12-12 14:18:34     Redaktoro:Xiong Shan

Mao Zedong naskiĝis en Xiangtan, Hunan-provinco. Li estas fondinto kaj gvidanto de la Komunista Partio de Ĉinio, Ĉina Popola Liberiga Armeo kaj Ĉina Popola Respubliko. De la jaro 1949 ĝis la jaro 1976, Mao Zedong estis la plej alta gvidanto de la Ĉina Popola Respubliko. La disvolvo de marksismo-leninismo, kontribuo de la milita teorio kaj teoria kontribuo de la KPĈ estas Maozedong-penso. La oficoj de Mao Zedong preskaŭ estis prezidantoj, tial homoj respekte nomis lin "prezidanto Mao". Mao Zedong estas rigardata kiel la plej grava homo en la moderna historio de la mondo kaj la gazeto Times taksis lin unu el cent homoj, kiuj havas la plej grandan influon en la 20-a jarcento.

Mao Zedong naskiĝis en la 26a de decembro de la jaro 1893 en iu kamparana familio en Xiangtan, Hunan-provinco. De la jaro 1914 ĝis la jaro 1918, li lernis en la unua normala lernejo de Hunan. Antaŭ diplomiĝo, li kaj Cai Hesen organizis novdemokratian lernasocion de revolucia grupo. Ĉirkaŭ la Movado de la 4a de Majo de 1919 (politika kaj kultura Movado kontraŭ imperiismo kaj feŭdismo) li kontaktis kaj akceptis marksismon. En novembro de 1920 li fondis komunistan organizon en Hunan. En julio de 1921 li ĉeestis al la unua Tutlanda Kongreso de la Reprezentantoj de KPĈ, poste li enoficiĝis kiel sekretario de komitato de KPĈ en la distrikto Xiang kaj gvidis movadon de laboristoj en Changsha kaj Anyuan. En junio de 1923 li ĉeestis al la tria Tutlanda Kongreso de la Reprezentantoj de KPĈ kaj estis elektita kiel centra plenuma membro kaj partoprenis en la centra gvida laboro. En januaro de 1924 la Kuomintango kaj KPĈ kunlaboris, li estis elektita kiel kandidato de la centra plenuma komisiono de la unua kaj dua Tutlanda Kongreso de la Reprezentantoj de Kuomintango. En novembro de 1926 li estis sekretario de Komparana Movada Komisiono de la Centra Komitato de KPĈ.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto