Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Decembro 12)

(GMT+08:00) 2014-12-12 17:25:32     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 12-a de decembro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio rifuzas suverenecan pretendon de Vjetnamio por insularoj en Suda Ĉina Maro; Centra Konferenco pri Ekonomia Laboro eksplikis tendencajn ŝanĝiĝojn de la ĉina ekonomio en nova normaleco. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinio rifuzis la suverenecan pretendon de Vjetnamio por la insularoj Nansha kaj Xisha en la Suda Ĉina Maro, dirante, ke la vjetnama ago estas "kontraŭleĝa kaj nevalida" kaj "Ĉinio neniam akceptos tian pretendon" .

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hong Lei faris la komenton en ĵaŭdo post kiam la vjetnama Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke Vjetnamio posedas suverenecon super la insularoj Nansha kaj Xisha kaj kontraŭas la ĉinan starpunkton de naŭ-streka linio. Vjetnamio diris ankaŭ, ke ĝia starpunkto estas klarigita al la arbitracio iniciatita de Filipinio pri la Suda Ĉina Maro.

Hong diris, ke Ĉinio havas nediskuteblan suverenecon super la insularo Nansha kaj ĝiaj ĉirkaŭaj akvoj, dum la insularo Xisha estas imanenta teritorio de Ĉinio sen ajna disputo sur tio.

En 1948 la ĉina registaro eldonis oficialan mapon, kiu montris la punktitan linion en la Suda Ĉina Maro. La suvereneco kaj maraj rajtoj kaj interesoj de Ĉinio en la Suda Ĉina Maro formiĝis kaj evoluis dum longa periodo de historio. Ili estas solide bazitaj sur historio kaj leĝo kaj estas senĉese subtenataj de la ĉina registaro.

Komunikaĵo publikigita ĵaŭde post la Centra Konferenco pri Ekonomia Laboro asertis, ke Ĉinio kapablas prezenti sociajn kaj ekonomiajn celojn por 2014 "relative bone", kun la ekonomio restanta en racia amplekso.

En ĵaŭda kunveno, kiu difinis la tonon por la venontjara ekonomia politiko, ĉinaj gvidantoj emfazis, ke la ekonomio ankoraŭ alfrontas multajn defiojn kaj "relative grandan" malsupreniran premon ekzemple pro pliiĝantaj malfacilaĵoj por entreprenoj kaj la ekapero de ekonomiaj riskoj.

La komunikaĵo diris, ke reformado estos rapidigita en administracia aprobo, investado, prezfiksado, monopolo, koncesio, registara aĉetado kaj eksterlanda investado, kaj tio konsideras la bezonon por la sekva jaro kaj ankaŭ la longperiodaj interesoj.

Ĵaŭde en la novjara akcepto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Wang Yi, ĉina ĉefministro pri eksterlandaj aferoj, diris, ke la ĉina diplomatio havis riĉan rikolton en 2014. Ĉinio aktive konstruis la tutmondan reton de partnereco kaj starigis partnerecon kun 67 landoj kaj kvin regionaj organizoj.

Wang Yi diris, ke Ĉinio volas realigi komunan disvolvadon kun ĉiuj landoj de Eŭropo kaj Azio, kaj sukcese okazigis la Konferencon pri Interreago kaj Fid-Konstruaj Rimedoj en Azio.

Wang Yi diris ankaŭ, ke Ĉinio pozitive partoprenis en solvado de problemoj pri la irana nuklea problemo, la korea nuklea problemo, la ukraina krizo, konflikto inter Palestino kaj Israelo, sud-sudana konflikto, la epidemio Ebola, ktp. Ĉinio ĉiam tenas objektivan kaj justan sintenon kaj ludas gravan rolon por konservi la internacian kaj regionan pacon kaj stabilecon.

Ĉinaj helpmaterialoj al Irako aviadile atingis Bagdadon. La materialoj inkluzivas lanajn litkovrilojn, kotonajn tendojn, sukurajn objektojn kaj medikamentojn kaj necesaĵojn por loĝigo.

Laŭ postulo de la iraka flanko, Ĉinio liveris al Irako materialojn de humana helpo kun la valoro de 60 milionoj da juanoj. Duono de ili estas liverita al la iraka registaro, kaj la cetera al la kurda aŭtonoma registaro.

Liu Jieyi, konstanta delegito de Ĉinio al Unuiĝintaj Nacioj, diris ĵaŭde en Nov-Jorko, ke la internacia komunumo devas forte subteni la klopodojn de la evoluantaj landoj por paco kaj disvolvado, trakti radikajn kaŭzojn de la humanecaj krizoj kaj fortigi la konstruadon de kapablo kaj reakirkapablo de la evoluantaj landoj.

Liu diris, ke la kaŝita kaŭzo de la humanecaj krizoj estigitaj de konfliktoj estas akraj ekonomiaj kaj sociaj kontraŭdiroj pro longperioda malriĉeco kaj subevoluinteco. La internacia komunumo devas efektive pliigi resursajn enmetojn, plenumi la promeson de subteno al la ekonomia kresko kaj daŭripova disvolvado de la evoluantaj landoj, helpi al ili radikale solvi ekonomiajn kaj sociajn kontraŭdirojn kaj helpi al la landoj trafitaj de katastrofoj realigi glatan transiron de la urĝa helpo al disvolvado. Li diris, ke diversaj informadikaj teknikoj multe altigis la kapablon de la homaro preventi kaj pritrakti katastrofojn, kaj UN devas pliigi la enmeton, helpi al la evoluantaj landoj venki malfacilojn de kapitalo kaj tekniko, kaj efektive altigi la kapablon de la evoluantaj landoj en traktado de riskoj kaj ĉiuflanka reakiro.

La palestina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde publikigis deklaron, esprimante bonvenon al decido de la irlanda parlamento. Merkrede la irlanda parlamento voĉdone adoptis per frakase grandega plimulto la mocion agnoski Palestinon kiel sendependan ŝtaton. La deklaro diris, ke tio montras, ke malsamaj partioj en la irlanda parlamento subtenas la justan aferon de Palestino.

La adoptita mocio subtenas fondon de palestina ŝtato laŭ la landlimoj antaŭ la milito de la jaro 1967 kaj apelacias al la irlanda registaro oficiale rekoni Palestinon kiel sendependan ŝtaton. La rezulto de la voĉdono havas nur simbolan signifon.

Laŭ originala plano la lima konferenco pri klimata ŝanĝiĝo okazas inter la 1a kaj la 12a de decembro, tamen pro malfacile plenigeblaj diverĝoj inter diversaj partioj la konferenco eble daŭros pli longe same kiel antaŭe. Xie Zhenhua, ĉefo de la ĉina delegacio por la konferenco, ĵaŭde diris, ke restas kvar diverĝoj post 11-taga interkonsiliĝo, tial ĉi-jare la konferenco eble estos refoje longigita.

Xie diris, ke la kvar diverĝoj estas: Kiel ĉiuj gravaj elementoj de la interkonsento subskribota venontjare en la pariza konferenco povas montri la principon "komunaj, sed distingaj respondecoj"? Ĉu ĉiuj landoj prezentos promesojn pri memdeciditaj kontribuoj venontjare en difinita tempo? Ĉu la evoluintaj landoj plenumos la promeson liveri 100 miliardojn da usonaj dolaroj al la verda fondaĵo? Kiel la evoluintaj landoj realigos sian promeson cedi teknikojn al la evoluantaj landoj?

Xie diris, ke li esperas, ke ĉiuj partioj alprenos flekseblan sintenon, faros konvenan kompromison kaj metos bazon por sukcesigi la venontjaran konferencon en Parizo.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto