Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Decembro 15)

(GMT+08:00) 2014-12-15 17:45:22     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15-a de decembro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina prezidanto akcentas rolon de novigo en ekonomio; ĉina kaj kazaĥa ĉefministroj okazigis la duan regulan kunvenon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping akcentis la rolon de novigo en ekonomia disvolvado. Tion li diris dum inspekta vojaĝo en orienta Jiangsu-provinco, kie li vizitis sciencajn esplorinstituciojn, entreprenojn, kamparon kaj terkulturistajn familiojn.

En Jiangsu-a Industria Teknologia Esplorinstituto en Nankino Xi Jinping diris, ke Ĉinio devas dependi de novigo por atingi kontinuan kaj sanan disvolviĝon de la ekonomio. Li alvokis striktan kupliĝon inter scienctekniko kaj ekonomio kaj profundan integriĝon inter industrio, universitato kaj esploro por realigi senjuntan kunligon inter industrioj kaj scienctekniko kaj pliigi la kontribuon de scienco kaj tekniko al la ekonomia kresko.

Li diris, ke la ŝlosilo por la ekonomia disvolvado kuŝas en transformado de la disvolva modelo, restrukturado de la ekonomio kaj altgradigo de la industria strukturo. Dum la inspektado, li substrekis la gravecon de moderna agrikulturo, prospera kamparo kaj riĉaj terkulturistoj en la tuta nacia modernigo. Li ankaŭ alvokis pli da klopodoj por havigi sekurajn, efikajn, oportunajn kaj malmultekostajn sanservojn kaj bazajn medicinajn servojn al ĉiuj homoj en la kamparo kaj urboj.

Lastatempe la ĉina Popola Ĵurnalo publikigis komentariojn pri la Centra konferenco de Ekonomia Kunlaboro, rimarkigante, ke la ĉina ekonomio estas en la nova normaleco, kaj la ekonomia kresko malrapidiĝis. La artikoloj diris, ke preni plialtigon de la kvalito kaj efiko de la ekonomia kresko kiel la centron estas la interna postulo por akomodiĝi al la nova normaleco kaj akceli ekvilibran kaj sanan disvolvadon de la ekonomio.

Sabate la Popola Ĵurnalo publikigis artikolon, opiniante, ke la nova normaleco ne ŝanĝis la juĝon, ke la disvolvado de Ĉinio restas en la grava periodo de strategia oportuno, nek la fundamenton de la ekonomio ĝenerale tendenca al bona disvolvado. La ekonomia kresko malrapidiĝis, tamen restas multaj oportunoj de la disvolvado.

La Ŝtata Komisiono pri Sano kaj Familia Planado konigis en gazetara konferenco en la 10a de decembro, ke Ĉinio antaŭenigas la asekuron de urbaj kaj kamparaj loĝantoj kontraŭ seriozaj malsanoj. Ĝis la tria trimestro de la kuranta jaro, sume 13 asekuraj kompanioj kondukis la asekuron en 27 provincoj kaj municipoj, kaj la nombro de favorataj loĝantoj kalkuliĝis al 650 milionoj.

Estontece Ĉinio akcelos disvastigon de la asekuro de seriozaj malsanoj al pli multaj homoj kaj klopodos por realigi interligon de baza asekuro, asekuro de seriozaj malsanoj kaj medicina aldona asekuro.

Dimanĉe posttagmeze en Astano, ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj kazaĥa ĉefministro Karim Masimov okazigis la duan regulan kunvenon de la dulandaj ĉefministroj.

Li Keqiang asertis, ke Ĉinio kaj Kazaĥio estas bonaj najbaroj kaj ĉiam sekvas la principon de reciproka respekto kaj egala traktado. La du landoj tenas altnivelajn kontaktojn kaj havas plenampleksan strategian partnerecon. Ĉinio volas bone disvolvi la avantaĝojn de la ekonomia interkompletigo de la du landoj, firmigi kunlaboron en tradiciaj kampoj, vastigi kunlaboron en la ne-energia kampo kaj antaŭenigi altgradigon de la dulanda pragmata kunlaboro por feliĉigi la du popolojn kaj akceli stabilecon kaj prosperon de la regiono.

Masimov diris, ke la amikeco inter Kazaĥio kaj Ĉinio estas prioritato de la kazaĥa diplomatio. Kazaĥio volas kune kun Ĉinio bone ludi rolon de la regula kunveno de la dulandaj ĉefministroj, efektivigi komunajn konsentojn de la dulandaj ŝtatestroj kaj plivastigi kunlaboron en la kampoj de ekonomio kaj komerco, investo, petrolo kaj naturgaso, nukleenergio, pura energio, ekspluato de mineralaj resursoj, financo kaj kulturo. Kazaĥio alte atentas kaj aktive partoprenos en konstruado de la Silkvoja Ekonomia Zono kaj Azia Infrastruktura Invest-Banko kaj plifortigos kunaranĝon kaj kunlaboron kun Ĉinio kadre de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo por akceli komunan disvolviĝon de la du landoj kaj la regiono.

Li Keqiang intervidiĝis kun kazaĥa prezidento Nursultan Nazarbaev dimanĉe posttagmeze laŭ la loka tempo en prezidentejo de Astano.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio volas kun Kazaĥio pliigi politikan konfidon, vastigi dudirektan komercon kaj investon, profundigi kunlaboron de energio kaj riĉfonto kaj profund-prilaboro, striktigi lokajn kaj interhomajn interŝanĝojn kaj pli bone feliĉigi la dulandajn popolojn.

Nazarbaev dankis Ĉinion pro ĝia subteno al la kazaĥa industriigo. Li asertis, ke Kazaĥio subtenas la ĉinan proponon pri konstruado de la Silkvoja Ekonomia Zono kaj la Mara Silkvojo de la 21a Jarcento kaj volas disvolvi kunlaboron kun Ĉinio pri ekonomio kaj komerco, interligo kaj interlaboro kaj bonvenigas Ĉinion partopreni en la infrastruktura konstruado de Kazaĥio.

Lunde matene en Astano ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia rusa kolego Dmitry Medvedev.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio volas kun Rusio grandigi kunlaboron en energio, intensigi kunlaboron pri altrapida fervojo kaj bone efektivigi la subskribitan memorandon pri fervoja kunlaboro, kaj li esperas, ke la dulanda laborgrupo por fervoja kunlaboro intensigos la esploron de koncernaj demandoj de la programo de la fervojo inter Moskvo kaj Kazano kaj prezentos ĝeneralan projekton de la kunlaboro. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio volas diskuti kun Rusio pri reciprokprofita kunlaboro en la ne-resursaj kampoj, precipe en infrastruktura konstruado.

Medvedev diris, ke gravaj programoj de la dulanda kunlaboro estas stabile antaŭenigataj, kaj Rusio volas intensigi kun Ĉinio kunlaboron en la kampoj de petrolo kaj naturgaso, nukleenergio, hidroelektro, financo, sciencteknika novigo, aviada manufakturado kaj aerokosmo kaj la kunlaboron en la rusa regiono de la Ekstrema Oriento.

Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon dimanĉe publikigis deklaron pere de sia proparolanto okaze de la unua datreveno de eksplodo de la konflikto en Sud-Sudano, urĝante transiran fazon de la regado en la lando.

Ban estas maltrankvila pro tio, ke la du flankoj de la konflikto ankoraŭ ne povas akordiĝi pri plenamepleksa interkonsento. La deklaro diris, ke miloj da sud-sudananoj mortis en konflikto, ĉirkaŭ 1,9 milionoj da homoj fariĝis senhejmaj kaj la nutraĵo de miliono da homoj ne povas esti garantiata.

Li diris, ke UN plene partoprenos plu en la paca procezo de Sud-Sudano, protektos civilulojn kaj liveros humanan helpon al ili.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto