Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Decembro 16)

(GMT+08:00) 2014-12-16 18:04:23     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping bonvenigas vin al nia hodiaŭa programo. Estas la 16-a de decembro, marde. Unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Li Keqiang ĉeestis 13an ĉefministran kunvenon de Ŝanhaja Kunlabora Ogranizo; Unuafoje kunvenis Asociiĝa Konsilio de Eŭropa Unio kaj Ukrainio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde posttagmeze en Astano, ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis la 13an ĉefministran kunvenon de Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj interŝanĝis kun kolegoj el aliaj membrolandoj opiniojn pri profundigo de pragmata kunlaboro de la organizo.

Li Keqiang diris, ke nuntempe la monda situacio estas komplika kaj akriĝis malkvieto en partaj regionoj, tial, fronte al tiuj defioj oni devas intensigi kunlaboron en sekureco, ekonomio kaj interhomaj interŝanĝoj.

Li akcentis: "Unue, la membrolandoj devas firmigi la protektan ekranon de regiona sekureco kaj stabileco. Ĉinio senŝanceliĝe protektos pacon, stabilecon kaj disvolviĝon de la regiono, kontinue sekvos la vojon de paca evoluo kaj kunlaboros kun diversaj landoj por akceli prosperon kaj stabilecon de la mondo. Due, ni devas krei novan punkton de la regiona kunlaboro. Kaj trie, ni devas turni pli da atentoj al plibonigo de popola vivteno, interhomaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj kaj antaŭenpuŝi pli da konstruaj programoj por krei pli da laborŝancoj."

Lunde la ĉefministroj resumis progreson de kunlaboro en diversaj kampoj en la lasta jaro kaj esploris prioritaton de reciprokprofita kunlaboro kadre de la organizo. Post la kunveno oni publikigis Komunan Komunikon. La gvidantoj elmetis proponojn pri fortigo de kunlaboro inter la membrolandoj en diversaj kampoj kadre de Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Kazaĥa ĉefministro Karim Massimov opiniis, ke necesas grandigi multflankan kunlaboron en la kadro de la organizo por garantii stabilan ekonomian kreskon de la membrolandoj. Rusa ĉefministro Dmitry Medvedev asertis, ke necesas starigi serion da rimedoj de financado por subteni kunlaborajn programojn. Kirgiza ĉefministro Dzhoomart Otorbaev diris, ke ekonomia kaj komerca kunlaboro inter la membrolandoj devas esti unu el prioritataj agadoj de la organizo.

Lunde vespere ĉina ĉefministro Li Keqiang aviadile atingis Belgradon por ĉeesti kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj kaj fari oficialan viziton al Serbio, invitite de sia serbia kolego Aleksandar Vucic.

Li estis salutita de serbaj ĉefministro Vucic kaj du vic-ĉefministroj en la flughaveno. Sekve la dulandaj ĉefministroj faris interparolon.

Li asertis, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Serbio havas longan histrion kaj restas tre vigla pro tio, ke delonge la du landoj ĉiam apogas unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, reciprokprofitaj kunlaboroj senĉese grandiĝas, kaj interŝanĝoj daŭre profundiĝas. Li kredas, ke la vizito helpos solidarigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Serbio, kaj la kunveno servos por antaŭenigi kunlaboron inter Ĉinio kaj la landoj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj.

Marde la ĉina Popola Ĵurnalo aperigis komentarion pri la Centra Konferenco pri Ekonomia Laboro, kiu fermiĝis antaŭ nelonge. La artikolo rimarkigis, ke antaŭenpuŝi reformadon estas la ĉefa tasko por la venontjara ekonomia laboro kaj ankaŭ la pioniro sin akomodi al la nova normaleco de la ekonomia disvolvado kaj tre gravas por akceli sanan disvolviĝon de la ekonomio kaj socian harmonion.

La artikolo diris, ke reformado kaj pord-malfermo estis la plej granda movforto de la rapida ekonomia disvolvado en la pasintaj pli ol 30 jaroj, kaj nun en la nova normaleco okazis serio da tendencaj ŝanĝiĝoj de la rapido, disvolva modelo, strukturo kaj movforto de la ekonomio, kaj tiuj ŝanĝiĝoj alportas novajn oportunojn kaj samtempe novajn defiojn. Tial necesas profundigo de reformado por superponti obstaklojn de la sistemo kaj aldoni novan viglecon.

Lunde en Bruselo okazis la 1-a kunveno de la Aosciiĝa Konsilio de EU kaj Ukrainio. Oficisto el EU asertis en tiu tago, ke Ukrainio devas efektivigi ekonomiajn reformojn por akiri el EU la lastan sumon de 250 milionoj da eŭroj da prunto de la makro-financa helpo.

La konsilio estas organo, kiu celas efektivigon de la Asociiĝa Interkonsento inter EU kaj Ukrainio. La oficisto diris ankaŭ, ke la monhelpo al Ukrainio estas bazita sur tio, ke Ukrainio efektive praktiku reformadon, se ĝi ne efektivigos la reformadon, ĝia ekonomia reprosperigo ne daŭripovos.

En la sama tago rusa ĉefministro Dmitry Medvedev diris en sia artikolo aperigita en ĵurnalo, ke la Asociiĝa Interkonsento adoptita de Ukrainio serioze malbonigos la rilatojn inter Rusio kaj Ukrainio kaj venigos grandan damaĝon al Ukrainio.

Lunde ukraina ĉefministro Arseniy Yatsenyuk elmetis vojmapon de la membriĝo de Ukrainio al NATO.

Tiutage en la sidejo de NATO ĝenerala sekretario de la organizo Jens Stoltenberg renkontiĝis kun vizitanta Arseniy Yatsenyuk. Poste en gzetara konferenco Yatsenyuk diris, ke la ĉefa tasko de ukraina registaro estas stabiligi la enlandan situacion, kaj ankoraŭ ne estas horaro por la membriĝo al NATO, kaj sekvaj paŝoj povas esti vojmapo de la membriĝo. Li diris, ke unue, Ukrainio forlasos la pozicion de ne-aliancado; sekve, ĝi antaŭenpuŝos la reformojn de sekureco, politiko, ekonomio kaj juĝo por atingi la kriterion de la membriĝo; kaj krome, laŭ la leĝo ĝi okazigos referendumon pri la membriĝo.

Lunde en Bejruto libana ĉefministro Tammam Salam urĝis ellaboron de vojmapo por helpo al siriaj rifuĝintoj.

Tion diris Salam en sia parolado en la ceremonio de komenciĝo de la libana plano pri helpo al siriaj rifuĝintoj. Li rimarkigis, ke pro invado de siriaj rifuĝintoj rapide malboniĝis la ekonomio, bazaj instalaĵoj kaj publikaj servoj de Libano, necesas granda fonduso por loĝigo de la rifuĝintoj, tamen la monhelpo ricevita de Libano tute ne sufiĉas, kaj estas alia malfeliĉo, ke la Monda Nutraĵa Programo de UN lastatempe decidis suspendi la nutraĵan helpon al siriaj rifuĝintoj.

Salam alvokis al la internacia komunumo atenti la negativan influon de la krizo de siriaj rifuĝintoj al la sekureco de Libano kaj la minacon al la lando. Li diris, ke Libano esperas ellabori konkretan vojmapon por ke la helpanto-landoj donu sufiĉan fonduson por plenigi la la nunan breĉon.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto