Vizitu Forumon

Revolucia gvidanto en la moderna epoko--Zhou Enlai

(GMT+08:00) 2014-12-17 10:15:26     Redaktoro:Xiong Shan

Zhou Enlai naskiĝis en la 5-a de marto de 1898 en Huai'an-gubernio, Jiangsu-provinco, ĉe la orienta marbordo. La prapatra hejmo de Zhou Enlai estis en Shaoxing, Zhejiang-provinco. Shaoxing meritas alian honoron kiel la naskiĝloko de la ĉina elstara verkisto Lusin.

En la 16-a de aŭgusto 1913, Zhou Enlai eniris en Nankai-mezlernejon en Tianjin. Pro lia rimarkindeco en Nankai, Yan Fansun kaj Zhang Boling, fontintoj de la Nankai-mezlernejo, tre alte taksis lin kaj senigis lian lernpagon kaj Zhou Enlai estas la unua senpaga lerninto en Nankai-mezlernejo. En juneco, Zhou Enlai havis bonaspekton, dum la lernado li renkontiĝis kun lia edzino kaj revolucia partnero Deng Yingchao. Kiam li diplomiĝis, la diplomiĝa lernada rememoraĵo de Nankai taksis: "Li estis honesta, milda, plena da sento, atentis amikecon kaj faris kiel plej eble multajn klopodojn por helpi siajn amikojn kaj la publikan bonon".

En la jaro 1917 li iris al Japanio por lernado, kaj en la jaro 1919 li revenis hejmlandon. Baldaŭ okazis la Movado de la 4-a de Majo de 1919, nome Kvara-Maja Movado (politika kaj kultura Movado kontraŭ imperiismo kaj feŭdismo). Zhou Enlai aktive partoprenis en la Movado kaj fariĝis gvida kerno. En la 7-a de novembro 1920, Zhou Enlai veturis al Francio duone labori kaj duone studi kaj lernis en universitato en Francio, Britio kaj Germanio. En Parizo li renkontiĝis kun Deng Xiaoping el la Sichuan-provinco, kiu laborante faris studojn, kaj ili fariĝis amikoj kaj revoluciaj partneroj dum la tuta vivo.

En la periodo en Eŭropo, juna Zhou Enlai jam havis elstaran talenton de la politika gvido kaj fortan politikan preferon. En marto de 1921 pere de rekomendo de Zhang Shenfu kaj Liu Qingyang li partoprenis en la Komunista Grupo kaj kune kun Zhang Shenfu, Liu Qingyang, Zhao Shiyan kaj Chen Gongpei fondis Parizan Komunistan Grupon, kiu estas la unua komunista grupo en Eŭropo antaŭ la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio. Pariza Komunista Grupo kaj aliaj 7 komunistaj grupoj enlande kune fondis la Komunistan Partion de Ĉinio. En januaro de 1924 la 1-a Tutlanda Kongreso de reprezentantoj de Kuomintango okazis en Kantono, Sun Yat-sen plenumis politikon "kunigi Rusion, kunigi KPĈ kaj helpi kamparanojn kaj laboristojn" kaj alvokis kunigi la fortojn de Kuomintango kaj Komunista Partio.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto