Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Decembro 18)

(GMT+08:00) 2014-12-18 17:08:13     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 18-a de decembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina ĉefministro interparolis kun sia serba kolego; Usono kaj Kubo komencis renormaligan procezon de rilatoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede posttagmeze en Belgrado ĉina ĉefministro Li Keqiang interparolis kun sia serba kolego Aleksandar Vucic.

Li Keqiang diris, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Serbio havas longan historion, kaj la du landoj politike fidas unu la alian, ekonomie kunlaboras por kungajno, kaj kulture interŝanĝas. Li akcentis, ke amikeco, fido kaj kunlaboro estas la ĉefa melodio de la dulandaj rilatoj. Ĉinio donas grandan gravecon al disvolvado de la rilatoj kun Serbio kaj volas kun Serbio firme apogi plu unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, pliprofundigi pragmatan kunlaboron, realigi komunan disvolviĝon kaj puŝi la ĉina-serban strategian partnerecon al nova nivelo.

Li Keqiang asertis, ke Ĉinio laŭdas Serbion, kiu sukcese okazigis la trian kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj. La ĉeestantoj ĝenerale opinias, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj estas akorda kun karakterizoj kaj postuloj de tiuj landoj kaj konformas al komunaj deziroj kaj interesoj de la landoj kaj popoloj de la regiono kaj ankaŭ utilas al kompleta kaj ekvilibra disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Vucic diris, ke Serbio ĉiam estas fidinda amiko kaj partnero de Ĉinio, kaj la du landoj havas firman politikan interfidon kaj vastan perspektivon de kunlaboro. Serbio dankas Ĉinion por ĝiaj longperiodaj helpoj kaj subtenoj kaj volas fortigi kunlaboron kun Ĉinio kadre de la duflankaj rilatoj kaj de la rilatoj inter Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj kaj bone efektivigi komunajn konsentojn kaj kunlaborajn interkonsentojn.

Merkrede matene en Belgrado ĉina ĉefministro Li Keqiang, serba ĉefministro Aleksandar Vucic, hungara ĉefministro Viktor Orban kaj macedona ĉefministro Gruevski kune renkontiĝis kun raportistoj post interparolo.

Li Keqiang diris, ke ĵus Ĉinio, Hungario kaj Serbio subskribis interkomprenan memorandon pri konstruo de hungar-serba fervojo; Ĉinio, Hungario, Serbio kaj Macedonio subskribis interkonsenton pri faciligo de dogan-trapaso, kaj ankaŭ Grekio esprimis la volon pridiskuti kaj subskribi la interkonsenton kiel eble plej frue kun Ĉinio.

Vucic, Orban kaj Gruevski asertis, ke tiu tago estas bona tago por landoj kaj ties popoloj en la regiono, kaj tiuj landoj klopodos kune kun Ĉinio por akiri esencajn rezultojn de tiuj programoj kaj realigi reciprokan profiton kaj kungajnon.

Marde frumatene je nul-horo la trapasejo inter Hengqin de la urbo Zhuhai kaj Ludangcheng de Makao komencis praktiki tagnoktan trapason. La decido antaŭ la 15a datreveno de la reveno de Makao al la patrolando multe faciligis la reciprokan viziton de la du lokoj.

Aprobite de la Ŝtata Konsilio, tiutage la tri trapasejoj inter Zhuhai kaj Makao komencis plenumi novan horaron de trapaso. De tiu tago la du aliaj trapasejoj inter la du lokoj ĉiutage longigas la trapason je du horoj.

Usona prezidento Barak Obama kaj Raul Castro, prezidanto de la Ŝtata Konsilio de Kubo kaj ĉefo de la Ministra Konsilio merkrede respektive anoncis, ke la du landoj komencos interkonsiliĝon pri renormaligo de la diplomatiaj rilatoj.

Obama diris, ke Usono finos la "eksmodan" politikon, kiu estis plenumata al Kubo en la pasintaj 50 jaroj, kaj serĉos malfermi novan paĝon de la dulandaj rilatoj. Usono rekonstruos sian ambasadorejon en Havano en la venontaj kelkaj monatoj.

Raul Castro tiutage faris televidan parolon, dirante, ke li kaj Obama faris telefonan interparolon kaj konsentis preni unuecajn rimedojn por kiel eble plej frue renomraligi la duflankajn rilatojn kadre de Ĉarto de UN.

Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, diris en jarfina gazetara konferenco, ke estas pozitiva progreso, ke Usono kaj Kubo deklaris komenci interkonsiliĝon pri normaligo de la rilatoj. Li esperas, ke la dulandaj popoloj povos pligrandigi interŝanĝojn.

En la lastaj tagoj grandmezure falis la kurzo de rublo, kio kaŭzis maltrankvilon de fremdaj landoj pri la rusa ekonomio. Koncernaj departementoj de Rusio alprenis urĝajn rimedojn por trakti tion.

La Centra Banko de Rusio merkrede publikigis deklaron, dirante, ke por kiel eble plej frue firmigi la kurzon kaj subteni stabilecon de financaj institucioj, ĝi plu reguligos sistemon de interbanka aĉeto de obligacioj kaj konvene altigos la kvoton kaj oftecon de la aĉeto laŭ la bezono. Cetere, ĝi ankaŭ alprenos aliajn rimedojn, ekzemple instigi financajn instituciojn malfermi krediton, ne postuli pli da rezerva mono al financaj institucioj, kiuj pruntas monon al rusaj entreprenoj, kiuj suferas sankciojn de la okcidento, kaj suspendi negativan takson al unupakaj obligacioj emisiitaj de financaj institucioj.

En la sama tago la rusa Financa Ministerio decidis vendi restan fremdan valuton de 7 miliardoj da usonaj dolaroj al la merkato por reteni la grandmezuran devaluton de rublo.

Krome, en la sama tago rusa ĉefministro Dmitry Medvedev okazigis kunvenon, postulante tuj alpreni rimedojn por stabiligi la fremdvalutan merkaton.

Nova prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk merkrede diris, ke en la baldaŭa vintra pintkunveno de EU la ĉeestantoj diskutos kiel efektivigi investan projekton kaj mildigi la ukrainan situacion. En la sama tago Jean-Claude Juncker diris, ke la helpo de EU al Ukrainio jam proksimiĝas al sia limo.

La vintra pintkunveno de EU okazos en la 18-a kaj 19-a de decembro en Brusleo. Tio estas la unua pintkunveno de EU post elektado ĉi-jare. Ekonomio kaj ekstera politiko pri la ukraina situacio estos ĉefaj temoj en la kunveno. Laŭ Tusk, la kunveno klare montros la direkton por plenumi la investon de 315 miliardoj da eŭroj.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto