Vizitu Forumon

Xi Jinping: Makaa atingo devas esti atribuita al "unu lando, du sistemoj"

(GMT+08:00) 2014-12-20 09:46:16     Redaktoro:Yu Rongkang

Vendrede vespere ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis bonvenigan vespermanĝon de la registaro de la Makaa Speciala Administracia Regiono kaj faris paroladon.

Xi emfazis, ke la progreso kaj atingo de Makao devas esti atribuitaj al la principo "unu lando, du sistemoj", la kompleta plenumo de la baza leĝo fare de la Makaa Speciala Administracia Regiono, la klopodoj de la regiona registaro kaj ankaŭ fortaj subtenoj de la tutlanda popolo de ĉiuj etnaj grupoj. La progreso kaj atingo plene pruvis, ke la granda ideo "unu lando, du sistemoj" havas fortan viglecon, kaj la makaaj samlandanoj, kiuj tenas sian sorton, tute kapablas fari sian hejmlokon pli bela sub la gvidado de la principo de "unu lando, du sistemoj", "administrado de Makao fare de makaanoj" kaj alta aŭtonomeco.

Li montris, ke nun la landinterno estas en la periodo de la konstruado de modere prospera socio, plenampleksa profundigo de reformoj kaj akcelo de jurŝtata konstruado, kaj tio liveras grandan oportunon kaj vastan spacon al Makao por ĝia disvolvado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto