Vizitu Forumon

Rusio desapontiĝis pri usona leĝprojekto koncerna al Ukrainio

(GMT+08:00) 2014-12-20 13:08:05     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Alexander Lukashevich vendrede diris, ke Rusio desapontiĝis pri la usona leĝprojekto subskribita de prezidento Barack Obama, kiu "subtenas la liberecon de Ukrainio". Li diris, ke la leĝprojekto, kiu estas provoka kaj havas neniun rilaton kun la "libereco de Ukrainio", estas neakceptebla por Rusio. Li opiniis, ke la leĝprojekto montris, ke la usonaj leĝdonantoj volas longtempe rompi la rilatojn kun Rusio.

Lukashevich diris, ke la politika decido de Vaŝingtono minis la rus-usonajn rilatojn kaj ruinigos la eblecon de normala kunlaboro inter la du landoj en multaj kampoj, kaj Rusio decidos kontraŭrimedojn laŭ efektivigo de la usona leĝprojekto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto