Vizitu Forumon

Makaa Speciala Administracia Regiono festas sian 15-jaran jubileon

(GMT+08:00) 2014-12-20 15:20:11     Redaktoro:Yu Rongkang

Sabate en la Makaa Stadiono de la Orient-Azia Sportkunveno la Makaa Speciala Administracia Regiono okazigis celebran kunvenon de sia 15-jara jubileo kaj enoficiĝan ceremonion de la kvara-mandata registaro. Ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon en la kunveno. Chui Sai On ĵuris enoficiĝon kiel ĉefadministranto de la speciala administracia regiono por la kvara mandato, kaj samtempe enoficiĝis ankaŭ ĉefaj fukciuloj de la regiona registaro, kiuj estis nomumitaj de la Ŝtata Konsilio en la 30a de novembro.

"En la pasintaj 15 jaroj, danke al la forta subteno de la centra registaro kaj la ĉeftero, kaj sub la gvidado de la ĉefadministranto kaj la registaro de la Speciala Administracia Regiono, la makaanoj de diversaj sektoroj unuiĝis," diris Xi Jinping en la celebra kunveno.

Makao havas pli kaj pli striktajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn kun la ĉeftero kaj faras sian unikan kontribuon al la reformado, pord-malfermo kaj modernigo de la patrolando kaj samtempe ĝuas oportunojn kaj profitojn el la disvolvado de la patrolando, diris prezidanto Xi.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto