Vizitu Forumon

Xi Jinping montris direkton por disvolvado de Makao

(GMT+08:00) 2014-12-20 17:25:43     Redaktoro:Yu Rongkang

Sabate ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la celebran kunvenon de la 15a datreveno de la reveno de Makao al la patrolando kaj la enoficiĝan ceremonion de la kvara-mandata registaro de la Makaa Speciala Administracia Regiono. Tio vekis varman eĥon de lokaj mediatoj. Ili diris, ke la vizito de Xi Jinping alportis grandan materian kaj spiritan donacon al la makanoj kaj montris direkton por la disvolvado de Makao.

La Makaa Ĵurnalo tiutage aperigis ĉefartikolon, dirante, ke la sukceso de Makao estas bazita sur la politika interfido kaj bona interreago inter la Speciala Administracia Regiono kaj la centra registaro kaj inter la Speciala Administracia Regiono kaj la ĉeftero kaj devas esti atribuita al la populareco de la baza leĝo kaj la patriotaj valoroj en Makao. La artikolo diris, ke Makao estas en ŝlosila periodo de la disvolvado kaj estas plej bona en sia historio, kaj la registaro de la Speciala Administracia Regiono kaj ĉiuj rondoj de la socio devas havi firman volon por kuraĝe respondi al defioj kaj krei belan estontecon de Makao.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto