Vizitu Forumon

Li Keqiang ĉeestis la 5an pintkunvenon de Ekonomia Kunlaboro de PMS

(GMT+08:00) 2014-12-21 12:38:47     Redaktoro:Yu Rongkang

Sabate matene en Bankoko ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis la 5an pintkunvenon de la Ekonomia Kunlaboro de Plia-Mekonga Subregiono (PMS).

Li faris tri-punktan proponon por akceli daŭripovan kaj inkluzivan disvolvadon, malkovri novan movforton kaj kunlaboran modelon kaj profundigi la rilatojn kun la kvin landoj de la Hindoĉinia Duoninsulo. Li diris, ke la membroŝtatoj de la organizo devas unue plani konstruadon de plenampleksa trafika reto kaj industria kunlaboro, ĉar loĝistiko estas la bazo de merkata disvolvado, due forĝi novan modelon de kunlaboro pri financado, kaj trie akceli daŭripovan kaj akordan ekonomian kaj socian disvolvadon.

La ĉeestantoj konsentis pri la propono de Li Keqiang. Ili laŭdis la pozitivan kaj konstruivan rolon de Ĉinio en la Ekonomia Kunlaboro de Plia-Mekonga Subregiono kaj esprimis la deziron striktigi kunlaboron kun Ĉinio por profitigi la landojn kaj popolojn en la subregiono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto