Vizitu Forumon

Ban Ki-moon vizitis Gvineon

(GMT+08:00) 2014-12-21 14:21:30     Redaktoro:Yu Rongkang

La vizitanta ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon diris sabate en Konakrio, ke disvolviĝo de la epidemio Ebola en Gvineo estas maltrankviliga. Li alvokis internacian kunlaboron pri la batalo kontraŭ la epidemio.

Frumatene en tiu tago li atingis Konakrion. Tio estis lia unua vizito al Gvineo de post la eksplodo de la epidemio en tiu lando en la komenco de tiu ĉi jaro.

En gazetara konferenco post renkontiĝo kun gvinea prezidento Alpha Conde, li urĝis la gvinean registaron pli efike mobilizi la amasojn, intensigi la reziston kaj batali kontraŭ la epidemio kunlabore kun la internacia komunumo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto