Vizitu Forumon

La Kvina Pintkunveno de Ekonomia Kunlaboro de PMS

(GMT+08:00) 2014-12-21 14:43:32     Redaktoro:Yu Rongkang

Sabate en Bankoko fermiĝis la 5a pintkunveno de la Ekonomia Kunlaboro de Plia-Mekonga Subregiono (PMS). La kunveno adoptis la Kadran Plenuman Planon pri Investo en la Regiono por 2014 ĝis 2018.

Tiutage ĉeestantoj de la kunveno sinsekve faris paroladojn, kaj poste okazis fermita kunveno. La kunveno adoptis la Kadran Plenuman Planon, kiu difinis la prioritatajn programojn, kiuj ampleksas la kampojn de energio, agrikulturo, medio, homaj resursoj, turismo, trafiko, komerca faciligo, informadika tekniko kaj komunikado. La totala sumo kalkuliĝas al ĉirkaŭ 30 miliardoj da usonaj dolaroj.

La programoj koncernaj al interligo kaj interlaboro estas la plej atentataj. Tajlanda ĉefministro Prayuth Chan-ocha diris, ke la unua tasko estas konstrui la ekonomian koridoron de landlima speciala ekonomia zono kaj la sekva estas disvolvi tervojajn kaj akvovojajn bazajn instalaĵojn, inkluzive de du fervojlinioj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto