Vizitu Forumon

Sirio, Rusio kaj Irano kune konsideras dialogon kun siria opozicio

(GMT+08:00) 2014-12-22 11:24:45     Redaktoro:Xiong Linping

Dimanĉon, vizitanta en Sirio, la irana parlamenta prezidanto Ali Larijani diris en Damasko, ke Irano, Rusio kaj Sirio nun estas kune konsiliĝantaj, kiel disvolvi dialogon kun la siria opozicio.

Siria oficiala informagentejo, citante el la parolado farita de Ali Larijani al la siria parlamento, diris, ke Irano faros sian plejeblon por helpi al Sirio serĉi rimedon solvi la krizon, kaj havos striktan kontakton kun Rusio en tiu ĉi afero, kune konsoliĝante, kiel efektivigi la planon prezentitan de Rusio pri instigo al dialogo inter la siriaj registaro kaj opozicio.

Lastatempe al oficialuloj de Sirio, Irano kaj Rusio okazis oftaj intervizitoj, tio eligas signalon, ke Sirio, sub la iniciatado de Rusio, eble dialogos kun siaj kelkaj opozicisektoj, celante serĉi politikan rimedon solvi la sirian krizon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto