Vizitu Forumon

Wang Yi kaj John Kerry telefone diskutis pri Tajvano

(GMT+08:00) 2014-12-22 14:46:17     Redaktoro:Yu Rongkang

Dimanĉe vespere ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi telefone interparolis kun usona ŝtatsekretario John Kerry laŭ interkonsento. Ili interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Wang diris, ke la novembra renkontiĝo de ĉina kaj usona ŝtatestroj en Pekino rikoltis gravajn fruktodonajn rezultojn kaj aldonis grandan movforton al la novtipaj rilatoj de grandaj landoj inter Ĉinio kaj Usono. Li rimarkigis, ke la venonta jaro signos la 70-jaran jubileon de Unuiĝintaj Nacioj kaj la 70an datrevenon de fino de la Dua Mondmilito. Tio estos grava okazo por resumi la pasintecon kaj plani la estontecon. La du landoj devas serioze efektivigi gravajn konsentojn de la du ŝtatestroj, fortigi la komunikadon, kunordigon kaj kunlaboron, respekti unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, kaj akceli disvolvadon de la rilatoj.

Kerry esprimis sian opinion pri interreta atako kontraŭ la film-distraĵa kompanio de Sony. Wang reasertis la starpunkton de la ĉina registaro, akcentante, ke Ĉinio oponas ĉiajn interretajn atakojn kaj teruragojn kaj kontraŭstaras, ke iu ajn lando aŭ individuo lanĉu interretan atakon kontraŭ tria lando per instalaĵoj en alia lando.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto