Vizitu Forumon

OPEL: Nafto denove prezaltiĝos

(GMT+08:00) 2014-12-22 14:53:02     Redaktoro:Yu Rongkang

Abdalla Salem el-Badri, ĝenerala sekretario de la Organizo de Petrol-Eksportaj Landoj, diris dimanĉe en Abudabio, ke la nuna situacio de la internacia naft-merkato estas portempa, kaj la prezo denove altiĝos, tial oni nun devas komenci investon por stabiligi la naftprezon.

Tion li diris en la 10a araba konferenco pri energio, kiu fermiĝis en tiu tago. Li diris, ke lastatempe nafto prezmalaltiĝis je 50%, tamen la prezmalaltiĝo ne estas logika nek konfromas al merkataj faktoroj, sed estas nekomprenebla malordo estigita de malveraj informoj. Li diris, ke petrol-produktaj landoj devas fari novajn investojn en petrolo kaj naturgaso por respondi al la anticipita kresko de la tutmonda petrola postulado. Li avertis, ke sen novaj investoj nafto eble prezaltiĝos ĝis 200 usonaj dolaroj po barelo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto