Vizitu Forumon

Parolado de Xi Jinping vekis pozitivan respondon en Honkongo

(GMT+08:00) 2014-12-22 14:58:28     Redaktoro:Yu Rongkang

Sabate en Makao ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon en la celebra kunveno de la 15-jara jubileo de la Makaa Speciala Administracia Regiono kaj la enoficiĝa ceremonio de la kvara-mandata registaro de Makao. Diversaj rondoj de Honkongo pozitive taksis lian parolandon, opiniante, ke la parolado estas taŭga ankaŭ por Honkongo.

Shi Ronghuai, prezidanto de Honkonga Asocio de Ĉinaj Manufakturoj, diris, ke prezidanto Xi Jinping esprimis kvar-punktan esperon en sia parolado en Makao, kaj tiu kvar-punkta espero estas taŭga ankaŭ por Honkongo. Li diris, ke la estonteca disvolvado de Honkongo estas strikte ligita kun tiu de la honkonganoj, la patrolando kaj Azi-Pacifiko, kaj Honkongo devas senlace klopodi plu, eviti tut-politikigon de la socio kaj firme efektivigi la politikon "unu lando, du sistemoj".

Li diris: "La nuna prospero de Honkongo estas strikte ligita kun la reformado kaj pord-malfermo de la landinterno. Kun la ekonomia tutmondiĝo, estas pli forta la ekonomia ligiteco inter diversaj lokoj. La honkonganoj devas domaĝi sian avantaĝon havi favorajn kondiĉojn de la vasta ekonomia landinterno kaj esplori kiel teni sian favoran pozicion en la monda ekonomio."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto