|
|
||
La Centra Novaĵ-Agentejo de Nord-Koreio (Korea Popoldemokratia Respubliko) raportis, ke tiutage la Politika Buroo de la Defenda Komisiono de Nord-Koreio publikigis deklaron, malakceptante la usonan akuzon pri interreta atako kontraŭ la film-distraĵa kompanio Sony.
La deklaro diris, ke laŭ raporto, la organizo Gardantoj de Paco konfesis, ke ĝi faris la atakon kontraŭ la film-distraĵa kompanio Sony. La Defenda Komisiono de Nord-Koreio ne scias, kie ili estas, kaj kiuj ili estas, tamen ĝi opinias, ke ili estas subtenantoj kaj simpatiantoj de Nord-Koreio, kaj ĝi donas altan taksadon al ilia justa agado.
La deklaro diris ankaŭ, ke la filmo Intervjuo, produktita de la film-distraĵa kompanio Sony, estas plena de enhavoj pri mortigo de estro de suverena ŝtato. La filmo justigas teruratakojn, kaj tio estas malpermesata en iu ajn lando kaj regiono. Nord-Koreio havas sufiĉajn atestojn, kiuj povas pruvi, ke la usona registaro profunde enmiksiĝis en la produktadon de la filmo.
La film-distraĵa kompanio Sony kun sia stabejo en Kalifornio ĉi-jare produktis la filmon Intervjuo. La enhavo estas, ke la Centra Informa Agentejo de Usono dungis mortiganton por murdi Kim Jong-un, la plej altan gvidanton de Nord-Koreio.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |