Vizitu Forumon

Ĉinio leĝdonas pri nacia sekureco

(GMT+08:00) 2014-12-22 19:04:20     Redaktoro:Yu Rongkang

Protekti nacian sekurecon estas grava tasko, kaj ĉi-rilata leĝdono estas la baza garantio de nacia sekureco. La 12a sesio de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio lunde komencis ekzameni la projekton de leĝo de nacia sekureco.

La projekto estis proponita por la unua ekzameno dum la sesio de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, kiu daŭras de lundo ĝis dimanĉo.

Direktoro de la Komisiono por Leĝdonaj Aferoj de la Konstanta Komitato de la NPK, Li Shishi, diris al leĝdonantoj, "Estas necese ellabori plenampleksan, tutecan kaj fundamentan leĝon pri nacia sekureco laŭ la nuna nova medio."

La projekto difinas "nacian sekurecon" kiel staton, en kiu la registaro, suvereneco, unuiĝo kaj teritoria integreco de la lando, la bonfarto de ĝia popolo, la daŭrigebla kaj sana disvolviĝo de la ekonomio kaj socio, kaj aliaj grandaj interesoj estas relative sekuraj kaj ne estas sub internaj kaj eksteraj minacoj, kaj ankaŭ kiel la kapablon por sekurigo kaj garantio de la daŭrigebleco de tia sekura stato.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto