Vizitu Forumon

Ĉinio oponas ĉian interretan atakon

(GMT+08:00) 2014-12-22 19:44:42     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying lunde diris, ke Ĉinio oponas al landoj aŭ individuoj lanĉi interretan atakon kontraŭ tria lando el fremdlanda teritorio.

Hua diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio kontraŭas ĉian interretan atakon kaj terorisman aktivecon.

Ŝi faris la parolon kiel respondon al la interreta atako kontraŭ la film-distraĵa kompanio Sony. Ŝi diris, ke ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi dimanĉe deklaris la sintenon de Ĉinio pri tiu afero dum la telefona interparolo kun usona ŝtatsekretario John Kerry.

Hua diris, ke Ĉinio volas partopreni en konstruema kunlaboro kun la internacia komunumo por defendi pacon kaj sekurecon de la interreto surbaze de reciproka respekto kaj fido.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto